Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-05

(GMT+08:00) 2017-06-15 09:39:24     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅱ LA MORALA KVALITO

品格

§2

§2-05

Ne estas malbone fariĝi fantomo. Tiu, kiu estis ekstreme malriĉa dum sia vivo, havas multon da papera mono brule oferita al li, kaj tiu, kiu estis malmilde traktata kaj humiligita tutvive, ĝuas kultadon fare de la homoj genuantaj antaŭ li.

Komentoj:

1. Kial do oni kutime nomas malriĉan klerulon "malriĉa fantomo"?

2. Post kiam la "malriĉa fantomo" mortas, ankaŭ li estas honorata.

【原文】

天下唯鬼最富,生前囊无一文,死后每饶楮镪;天下唯鬼最尊,生前或受欺凌,死后必多跪拜。

【原评】

1. 吴野人曰:世于贫士,辄目为穷鬼,则又何也?

2. 陈康畴曰:穷鬼若死,即并称尊矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin