Biografieto pri Fubano (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-07-10 13:08:59     Redaktoro:Xiong

Biografieto pri Fubano

Liu Zongyuan (773-819): ĉina glora literatoro

Esperantigis Minosun

La insekto, fubano (tiun terminon la aŭtoro elpensis nur por ĉi tiu fablo), inklinas porti ŝarĝon sur sia karapaco. Dum ĝi survoje renkontas objekton, ĝi tuj ĝin prenas kaj metas ĝin sur la karapacon, kaj rampas kun la kapo supren levita. La ŝarĝo pli kaj pli peziĝas, tamen, kvankam jam ege laca, ĝi ne forlasas la prenadon. La insekto havas la dorson aparte malglata, tiel ke la objektoj tenataj ne forglitu de sur la dorso. Sekve ĝi fine falas pro la pezo kaj ne povas sin levi. Iu kompatas ĝin kaj forprenas de ĝi la ŝarĝon. Sed, kiam ĝi ricevas okazon rampi, ĝi daŭrigas kiel antaŭe. Kaj alikaze, la fubano emas rampi alten, ĝis, elĉerpiĝinte, ĝi falas teren en morton.

Nu, la teraj homoj estas tiom akiremaj, ke ili, por grasigi sian familion, ne scias sin liberigi de sinlacigo por riĉeco. Ili zorgas nur, ke la kolektaĵo ne sufiĉos. Nun kiam ili dronas malfortaj en fatalon, ili eksiĝas aŭ ekziliĝas, kio ja estas granda bato por ili… sed, kiam venas al ili okazo leviĝi, ili ankoraŭ restas akiremaj. Zumas en ili nur la penso, de tempo al tempo, kiel altigi la postenon, multigi la enspezon… kaj ili avidas profiton pli kaj pli arde. Spite al tio, ke ili jam ĉeestas rande de danĝera krutaĵo kaj vidas kiel mortis la antaŭuloj, ili ne lasas sin deteni.

La vivuloj aspektas gigantaj kaj estas nomataj Homo, sed ilia saĝo samas kiel tiu de la eta fubano. Ĉu tio ne estas veinda?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin