Disiĝbedaŭro (trad.) | Hu Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-07-11 15:39:54     Redaktoro:Xiong

Disiĝbedaŭro

— laŭ ĉinesko Xiangjianhuan

Li Yu (937-978)

Esperantigita de Hu Guozhu

(Kun kanto de Teresa Teng)

Sen vort'. Tur-ascendo.

Krescento.

Aŭtun' ŝlosiĝas per silento.

Enkorta

senvorta

turmento---

disiĝbedaŭra violento!

(trad.-1)

Senvorte iris sola mi sur la balkonon,

Vidiĝis ark' la luna.

Kviete staris sterkulio en la kort' aŭtuna.

Ekde l' disiĝa horo

Ĉagreno malgraŭ volo

Senĉese min turmentas.

Neesprimeblas l' eksterordinara sento en la koro.

(trad.-2)


李 煜(937-978南唐)

【相见欢】

无言独上西楼,月如钩,寂寞梧桐深院锁清秋。

剪不断,理还乱,是离愁,别是一般滋味在心头。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin