Domoj sen loĝantoj
Lenke Szász
Domoj sen loĝantoj,
kun opakaj fenestrovitroj,
kortoj inunditaj per fiherboj,
kie estas viaj gemastroj?
En tiuj forlasitaj domoj
iam estis homoj,
Iam ĉi tie estis vivo,
patro, patrino, familio,
kaj proksime loĝis avino.
Patro kaj patrino
jam estas en tombejo,
kaj la gefiloj laboras ie for
en pli riĉaj landoj de Eŭropo,
kie mankas la laborforto.
Nepino flegas fremdan avinon.
Ŝia avino ne havis flegantinon
Ŝi laboradis ĝis la fino,
En ŝia korto estis koko, kokino.
En iu matenkrepusko
vane kriis la koko,
ne plu vekiĝis avino…
Nun kuŝas ŝi apud la vivoparo,
en komuna tombo kun la avo.
kune ĝis la vivofino ili restis,
kaj eĉ poste, kiel decis.
En tiuj neloĝataj domoj
iam vivis homoj.