Ĉe la vido de l' patra dorso (trad.) | Liu Hongyuan |Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-07-24 09:11:55     Redaktoro:Xiong

Ĉe la vido de l' patra dorso

Verkita de Zhu Ziqing

Elĉinigis Liu Hongyuan

Pasis jam pli ol du jaroj post kiam mi lastfoje vidis mian patron, la vidon de ties dorso mi neniam povas forgesi. Tiun vintron forpasis mia avino kaj mia patro perdis sian laboron. Malfeliĉo neniam iras unuope. Mi veturis el Pekino rekte Xuzhou-on por alrapidi hejmen por la funebraĵoj kune kun la patro. Kiam mi vidis lin en Xuzhou kaj la malordon en la korto, mi ekpensis pri la avino kaj ne povis min deteni de larmoj. La patro diris, "Nun kiam la afero estas tiela, ne estu tiel afliktita. Feliĉe la ĉielo neniam fermos al ni ĉiujn elirejojn!"

Hejmen reveninte, la patro forvendis siajn posedaĵojn al la lombardejo kaj pagis sian ŝuldon. Li ankaŭ pruntis monon bezonatan de la funebraĵoj. Tiujn tagojn la vivo en la familio estis tre malfacila, duone pro la funebraĵoj kaj duone pro la senokupeco de la patro. Li volis veturi al Nankino por serĉi laboron tie post la funebraĵoj kaj mi estis revenonta al Pekino por studado, tial ni kune ekiris.

Kiam ni atingis Nankinon, kelkaj amikoj invitis min promeni kun ili en la urbo. En la sekvanta antaŭtagmezo mi devis prame transiri trans la riveron Jangzi al Pukou kaj veturi norden posttagmeze. Mia patro diris, ke li estas tro okupita por adiaŭi min en la fervoja stacidomo, sed anstataŭe, li petis kelneron, kiun li bone konas, akompani min tien. Li postulis la kelneron fojfoje, eĉ zorgeme, ke li prizorgu min, sed ĉiamaniere la patro ne povis esti trankvila kaj timis, ke tio ne taŭgos. Li ja hezitis por momento. Efektive, nenio min gravis, ĉar tiun jaron mi estis jam 20-jara kaj jam plurfoje veturis inter Pekino kaj hejmloko. La patro daŭre hezitis kaj finfine decidis, ke li mem akompanu min tien. Mi plurfoje konsilis al li tion ne fari, li tamen nur diris, "Tio ne gravas. Ili ne taŭgos por tien iri!"

Transirinte Jangzion, ni eniris en la fervojan stacidomon. Dum mi aĉetis la bileton, la patro zorgis pri miaj pakaĵoj. Estis tro da pakaĵoj, ke li devu doni al la portistoj dankmonon kaj eĉ marĉandis kun ili. Min kredante saĝa, mi ne aprobis lian manieron marĉandi, sed nepre devis intermeti miajn vortojn. Poste la prezo estis interkonsentita, la patro akompanis min en la vagonon. Li elektis por mi seĝon apud la pordo. Mi pretigis la sidlokon per purpura pelta palto, kiun li petis tajloron fari por mi. Li rekomendis al mi esti singarda dumvoje kaj zorgema dumnokte por ne esti trafita de malvarmumo. Li ankaŭ petis stevardon bone prizorgi min. Mi subridis je lia pedanteco, ĉar estis tutvane konfidi min al tiuj stevardoj, kiuj zorgas nur pri mono! Krome, ĉu tiu, kiu estas samaĝa kiel mi, ne povis sin prizorgi? Ho, kiam mi ekpensas tion hodiaŭ, mi tuj konscias, kiom tromemfida mi estis tiam!

Mi diris, "Paĉjo, vi povus reiri." Li rigardis eksteren tra la fenestro, dirante, "Mi iru aĉeti kelkajn mandarinojn. Restu ĉi tie kaj ne moviĝu ĉirkaŭen." Mi rimarkis kelkajn vendistojn atendantajn klientojn ekster la palisaro de la platformo. Tiuj, kiuj volas atingi la platformon, devas transiri la fervojojn, saltante malsupren kaj grimpante supren. Estis certe penige por la patro tion fari, ĉar li estis dika. Mi volis mem tion fari, sed li min haltigis. Tial mi povis fari nenion alian, ol lasi lin iri. Mi rigardis la patron, kiu portas vertoĉapon, nigratolan mandarenan jakon kaj malhele bluan vatitan robon, ŝancelpaŝe iri ĝis la fervojojn. Li ne multe sin ĝenis malsupreniri al la fervojoj, sed pli multe sin ĝenis suprengrimpi sur la platformon. Li tenis la supraĵon de la platformo per siaj manoj kaj suprentiris siajn krurojn. Lia dikventra korpo kliniĝis iomete liven, evidente farante al li penegon. Ĉe la vido de lia dorso larmoj elverŝiĝis el miaj okuloj. Mi rapide ilin forviŝis, pro timo ke la patro kaj aliaj tion rimarku. Kiam mi refoje rigardis eksteren tra la fenestro, la patro jam revenis portante ruĝajn mandarinojn en la manoj. Kiam li transiris la fervojojn, li unue metis la mandarinojn sur la teron, lante malsuprengrimpis al la fervojoj, prenis denove la mandarinojn kaj ekiris. Kiam li alproksimiĝis al la trajno, mi rapidis por subteni lin per miaj manoj. Envagoniĝinte kun mi, li metis ĉiujn mandarinojn sur mian palton. Frapforigante la polvon de sur sia vesto, li ŝajne sentis sin iom malstreĉita kaj diris poste, "Mi devas foriri do. Memoru, ke vi skribu al mi de Pekino!" Mi rigardis al lia dorso kiam li elvagoniĝis. Moviĝinte kelkajn paŝojn, li sin turnis al mi kaj diris, "Reiru al via sidloko. Neniu tie prizorgas viajn posedaĵojn." Mi ne reiris al mia sidloko antaŭ ol lia figuro malaperis en la homamaso iranta tien kaj reen kaj ne plu videblis. Larmoj restaris en miaj okuloj.

En la lastaj kelkaj jaroj, mia patro kaj mi ambaŭ nin pelis pro peco da pano, sed la cirkonstancoj de nia familio pli kaj pli malboniĝis. La patro forlasis la hejmon por perlabori vivrimedojn en sia frua juneco kaj plenumis nemalmultajn gravajn taskojn per si mem. Kiu do povus atendi, ke li fariĝis tiel deprimita en sia maljuneco! Je la eksento de sia malĝojo li nature ne povis sin regi. Lia emocio ŝtopita certe devis elverŝiĝi; tial kialis, ke mastrumaj bagateloj ofte lin koleris kaj li ne traktis min tiel bone kiel antaŭe. La disiĝo en la lastaj du jaroj pardonigis al li miajn kulpojn. Li nur pensis pri mi kaj mia filo. Post kiam mi atingis Pekinon, li sendis al mi leteron, en kiu li skribis,

"Mi fartas bone krom tio, ke mia brako min severe doloras. Mi uzas manĝbastonetojn aŭ penikon eĉ kun ĝeno. Eble jam ne malproksima estas la tago kiam mi forlasos tiun mondon."

Brilaj larmoj, kiujn tiuj vortoj alportis al miaj okuloj, vidigis al mi denove la dikan dorson kun blua vatita robo kaj nigratola mandarena jako. Ho, mi ne estas certa, kiam mi povus lin denove vidi!

En Pekino, oktobre 1925

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin