Kion ni faru por la fina venko? | Lenke Szász |Rumanio

(GMT+08:00) 2017-07-24 11:12:53     Redaktoro:Xiong

Kion ni faru por la fina venko?

Lenke Szász

Rumanio

Same kiel ĉiu ĝisosta verdulo, mi multe cerbumadis pri la „ fina venko" de nia kara lingvo Esperanto.

Dum multa cerbumado, mi ekhavis diversajn ideojn, kelkajn mi eĉ pruvis: Mi skribis gazetartikolojn, faris kursojn por instrui Esperanton, parolis pri Zamenhof, pri la bela „ interna ideo", faris ekspozicion el miaj esperantaj libroj, bildkartoj ktp., sed la fina venko ne alvenis. Post la kurso nur unu-du komencantoj praktikis la lingvon per korespondado.

Kion fari, kion plu fari?

Se oni endormiĝas kun iu penso en la kapo, okazas foje, ke la solvo venos dum sonĝo.

Io simila okazis ankaŭ al mi.

- Kiel disvastigi la lingvon de la amo kaj amikeco tra la mondo?

Respondis iu mistera aperaĵo, fantomo, spirito, mi ne scias, kiel ĝin nomi, kaj diris la jenon per stranga voĉo alimonda:

- Vi estas stulta kaj tute ne konas la homan naturon. Varbadi por tutmonda amikeco? Sensencaĵo! Oni ne volas ami, mense kaj anime pliriĉiĝi, sed ekhavi verajn potencon kaj riĉecon.

- Sed…,mi intermetis, ni, la esperantistoj, estas pacamaj, amikemaj homoj.

- La fantomo hahais: Ĉu la esperantistoj estas pacamaj kaj amikemaj?! Legu iliajn akrajn disputojn, konstatu mem la malamikecon, malemon al harmonio, kiel iuj intencas forpuŝi el movadaj postenoj la „ rivalon" , kaj ne parolu al mi pri „ pacaj batalantoj"! Batali, jes! Sed vi devas fari alian himnon, alian standardon, alian devizon, se vi volas, ke Esperanto disvastiĝu, precipe inter la junularo. La Movado bezonas aron da gejunuloj. La naive pacamaj aŭ kaŝe/malkaŝe enviaj kaj intrigemaj maljunuloj neniam kondukos vin al la fina venko.

Mi iom honte pensis, ke en la vortoj de la fantomo estas iom da vero, kaj demandis timeme:

- Sed kiu estus la devizo, kiu konkerus amase la junajn korojn?

„ MORTIGU LA MALAMIKOJN DE NIA IDEO! EK AL BATALO! PEREU ĈIUJ KIUJ MALSAMOPINIAS!

Tiamaniere vi varbos pli da homojn, ol per ŝafblekado pri amo kaj amikeco",li aldonis malestime kaj malaperis en la mallumo.

Nu, certe tio ne estis la spirito de Zamenhof. Kaj mia sonĝo fakte estis KOŜMARO.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin