Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-16

(GMT+08:00) 2017-07-27 09:29:18     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅲ VIRINOJ KAJ AMIKOJ

妇女与朋友

§3

§3-16

Kiam oni vivas en la kamparo, estas necese havi bonajn amikojn tie. Oni povas tediĝi de tiuj kamparanoj, kiuj parolas nur pri la rikoltoj kaj la vetero. Inter la amikoj tiuj, kiuj verkas poemojn, estas la plej bonaj; tiuj, kiuj estas lertaj en konversacio, estas la malpli bonaj; tiuj, kiuj kapablas pentri aŭ kanti, estas la ankoraŭ malpli bonaj; kaj la malplej bonaj estas tiuj, kiuj povas nur fari drinkoludon.

Komentoj:

1. Tiuj, kiuj dronas en fantaziaj babiladoj, devas esti la malplej bonaj.

2. Inter la gastoj en la domo de riĉa kaj altranga persono tiuj, kiuj elverŝas torentojn da fantaziaj babiloj, kutime rangas kiel la plej bonaj.

3. Poetoj certe kapablas fantazie babiladi.

4. La supraj tri spritaj asertoj tre plaĉas al mi. La humureco laŭgrade pliiĝas!

【原文】

乡居须得良朋始佳。若田夫樵子,仅能辨五谷而测晴雨,久且数未免生厌矣。而友之中又当以能诗为第一,能谈次之,能画次之,能歌又次之,解觞政者又次之。

【原评】

1. 江含徵曰:说鬼话者,又次之。

2. 殷日戒曰:奔走于富贵之门者,自应以善说鬼话为第一,而诸客次之。

3. 倪永清曰:能诗者,必能说鬼话。

4. 陆云士曰:三说递进,愈转愈妙,滑稽之雄。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin