Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-17

(GMT+08:00) 2017-07-28 08:48:12     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅲ VIRINOJ KAJ AMIKOJ

妇女与朋友

§3

§3-17

Drinku kun amikoj kavalirecaj dum la Lanterna Festo (la dekkvina de la unua lunkalendara monato), kun amikoj belaj kaj elegantaj dum la Drakboata Festo (la kvina de la kvina monato de la lunkalendara jaro), kun lirik-amantaj amikoj dum la Festo de Duobla Sepo (la sepa de la sepa lunkalendara monato), kun amikoj indiferentaj por la famo kaj la riĉeco dum la Aŭtunmeza Festo (la dekkvina de la oka lunkalendara monato), kaj kun amikoj retiriĝintaj kaj liberaj de la mondaj zorgoj dum la Festo de Duobla Naŭo (la naŭa de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro).

Komentoj:

1. Kie do vi klasas min?

2. Vi devus esti ie inter la kavalirecaj kaj la lirik-amantaj.

3. En Yangzhou sin trovas abundo da belaj kaj elegantaj amikoj, malpli da kavalirecaj kaj ankoraŭ malpli da lirik-amantaj. Koncerne la indiferentajn por la famo kaj la riĉeco kaj la liberajn de la mondaj zorgoj, ili preskaŭ ne ekzistas. (Yangzhou estas urbo de lukseco. — Trad.)

4. Tiaj amikoj estas ĉiam facile troveblaj. Tio, kion mi pleje aprezas, estas la penso de la aŭtoro kundrinki kun ili en tiaj okazoj.

5. En la antaŭvespero de Novjaro ni devas drinki kun niaj malpli feliĉaj amikoj.

6. Drinku kun mi iam ajn en la jaro.

7. Mi havas proponon. Drinku kun la lanternoj dum la Lanterna Festo, kun la koloraj rubandoj sur la drakoboatoj dum la Drakboata Festo, kun la paro da geamantoj en la ĉielo dum la Festo de Duobla Sepo, kun la luno dum la Aŭtunmeza Festo, kaj kun la krizantemoj dum la Festo de Duobla Naŭo. Tiam ĉiuj amikoj venos al mi, altirataj de la sentoj.

【原文】

上元须酌豪友,端午须酌丽友,七夕须酌韵友,中秋须酌淡友,重九须酌逸友。

【原评】

1. 朱菊山曰:我于诸友中,当何所属耶?

2. 王武徵曰:君当在豪与韵之间耳。

3. 王名友曰:维扬丽友多,豪友少,韵友更少。至于淡友、逸友,则削迹矣。

4. 张竹坡曰:诸友易得,发心酌之者为难能耳。

5. 顾天石曰:除夕须酌不得意之友。

6. 徐砚谷曰:惟我则无时不可酌耳。

7. 尤谨庸曰:上元酌灯,端午酌采丝,七夕酌双星,中秋酌月,重九酌菊,则吾友俱备矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin