Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §3-18

(GMT+08:00) 2017-07-31 13:13:03     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅲ VIRINOJ KAJ AMIKOJ

妇女与朋友

§3

§3-18

Estas pli facile trovi veran komprenemon inter la amikoj, ol inter siaj edzino kaj kromedzinoj. Inter la imperiestro kaj liaj ministroj, tia intima interkompreno estas eĉ pli malofta.

Komentoj:

1. Estas pli malfacile trovi komprenemon en sia edzino, ol en sia kromedzino, kaj duoble pli malfacile en edzino kun kromedzino en la hejmo.

2. Tia komprenemo estas malofta ankaŭ inter fratoj.

3. Ŝajnas, ke la dioj kaj la spiritoj nin komprenas pli bone.

【原文】

求知己于朋友易,求知己于妻妾难,求知己于君臣则尤难之难。

【原评】

1. 王名友曰:求知己于妾易,求知己于妻难,求知己于有妾之妻尤难。

2. 张竹坡曰:求知己于兄弟亦难。

3. 江含徵曰:求知己于鬼神则反易耳。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin