SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-06
La printempa pluvo estas kiel imperiestra edikto, kiu alportas honoron; la somera kiel skriba ordono de pardono, kaj la aŭtuna kiel funebra kanto.
Komento:
Tro da skribaj ordonoj de pardono ne utilas.
【原文】
春雨如恩诏,夏雨如赦书,秋雨如挽歌。
【原评】
张竹坡曰:赦书太多,亦不甚妙。
§4-07
La printempa vento estas kiel vino; la somera kiel teo; la aŭtuna kiel fumo, kaj la vintra kiel zingibro aŭ mustardo.
【原文】
春风如酒,夏风如茗,秋风如烟,冬风如姜芥。