AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 01

(GMT+08:00) 2017-08-09 10:05:20     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

1.

Agi sidas antaŭ sia domo kaj manĝas fragariojn.

Se vi demandus Agi, li dirus al vi ke la manĝado de fragarioj estas perfekta maniero eviti la manĝadon de pomoj.

2.

Agi staris antaŭ spegulo kaj komencis grimaci.

Li grimacis ĉirkaŭ kvin-ses minutojn kaj tiam li ekpensis: "Ha! Ĉi tiel do aspektas naŭjara knabo kiu transloĝiĝis dekok-foje. Li do ne estas io ajn speciala."

3.

Agi, paĉjo kaj panjo antaŭnelonge enloĝiĝis en Strato de Kverkoj. La paĉjo kaj la panjo devas multe labori. Sed, eĉ kiam ili ne laboras, ili malofte estas hejme.

Por Agi ĉiu translokiĝo signifas ke en nova domo li ne vidos la gepatrojn novmaniere.

4.

La onklo estas aparta historio.

Li estas kalva kaj li ŝatas dormi posttagmeze kaj de tempo al tempo li vizitadis ilin.

La onklo por si diras ke li estas moderna homo.

Tio signifas ke dum unu semajno li kondutas tiel , dum la dua, aliel.

5.

– Agi, kiel estis hodiaŭ en la lernejo? – demandis la panjo ordigante kravaton al la paĉjo.

Ili preparis sin iri vespermanĝi kun siaj amikoj.

– Same – respondis Agi. Li volis diri: Same kiel en aliaj lernejoj kiujn mi ĝis nun vizitadis.

Du kaj du estas kvar. Romon konstruis romianoj. En fremda lingvo katon oni nomas aliel.

Ĉio, do, estas same, nur ĉiu venonta tago estas pli sama ol la antaŭa.

6.

– Kiam mi havus testudeton en akvario… –

murmuris Agi lavante la dentojn, sed tamen li ne finis la frazon.

Ĉar li ne scias kion fari kun ĝi.

Tamen, bele estus se li havus ĝin.

7.

Agi sidis sur lulilo en sia korto kaj rigardis duondetruan domon sur la kontraŭa flanko de strato.

Ĝi aspektis kiel Sorĉita Kastelo kiu ŝanceliĝas kaj grincas se hazarde blovetus venteto.

"Malgraŭ ĉio" – ekpensis Agi – estus tre interese se tra ĉi tiu strato trablovus malgranda perdita tornado…

8.

– Agi, stultulego! Agi, stultulego! – kriis geinfanoj malantaŭ li dum li revenadis el lernejo.

9.

Alvenis la onklo.

– Agi, homo mia, kiom vi altiĝis!

Agi dubeme lin ekrigardis: li sentis sin iel neŝanĝita.

Li volis ekplori.

10.

Aŭtomobilo de l' paĉjo estas ŝtelita.

– Tute nova aŭtomobilo! Kiel tio estas ebla? – krias la paĉjo kaj tiras orelon de Agi.

Agi volas diri al li:

– Sed, paĉjo, mi ne scias ŝteli aŭtomobilon…

Tamen Agi silentas kaj larmo malrapide glitas al la vango.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin