Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §4-11

(GMT+08:00) 2017-08-14 12:58:44     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅳ LA NATURO

宇宙万物

§4

§4-11

Oni ne vane vivas en tiu ĉi mondo, se oni aŭdis la kantojn de birdoj en printempo, la ĉirpadon de cikadoj en somero, la ĉirpadon de insektoj en aŭtuno, kaj la apenaŭan sonon de neĝado en vintro, kaj plie, la sonon de ŝakludo dum tago, la sonon de ŝjaŭ-o en lunlumo, la sonon de ventoj fajfantaj tra inter la surmontaj pinoj, kaj la sonon de remantaj boatoj venantan de sur la akvo. Koncerne la bruojn de kverelemaj junaj kanajloj kaj riproĉemaj edzinoj, oni preferus esti surda al ili. (ŝjaŭ-o: ĉina vertikala bambua fluto)

Komento:

Tiu, kiu vivas for de sia hejmo longajn jarojn, pleje dezirus aŭdi la sonon de voĉlegado de siaj infanoj.

【原文】

春听鸟声,夏听蝉声,秋听虫声,冬听雪声;白昼听棋声,月下听箫声;山中听松声,水际听欸乃声,方不虚生此世耳。若恶少斥辱,悍妻诟谇,真不若耳聋也。

【原评】

张竹坡曰:久客者,欲听儿辈读书声,了不可得。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin