AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 04

(GMT+08:00) 2017-08-14 13:19:15     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

29.

Mi petas , ĉu vi povas diri al mi, kie situas Strato de Kverkoj – Agi alvortis preterpasanton. – Vi iras el lernejo? Kial viaj panjo kaj paĉjo permesas vin iri sola?

– Ili… – diris Agi kaj ekpensis – Ili miaopinie ne havas tempon. Mi petas vin, diru al mi kie estas Strato de Kverkoj kaj mi ne plu volas vin ĝeni. Mi ĉiam rapide eklernas kie mi loĝas.

30.

– Tiu infano ĉiutage fariĝas pli kaj pli stranga – diris la panjo al la paĉjo dum ili en la tagĉambro rigardis televidprogramon. – Foje mi havas senton ke en la hejmo ni havas fremdulon al kiu ni luigas ĉambron.

La paĉjo moviĝis kaj ŝanĝis TV kanalon.

31.

- Luno estis satelito de Tero, la kosma objekto ĉirkaŭ 380.000 kilometrojn fora de mi en ĉi momento. Dum tago ŝajnas al mi ke ĝi ne ekzistas.

Agi lekis sian glaciaĵon de fragarioj. Al li alproksimiĝas knabino kaj demandas lin kioma horo estas.

– Mi ne scias – respondas Agi. – Mi estas loĝanto de Luno, kaj tie ĉio estas malsame.

"Ĉion kion vi ekdeziras, iu alia jam ekdeziris" – pensas Agi rigardante ĉielon.

Tie ie estas steloj. Kaj Luno ankaŭ.

32.

– Mi estas Ema.

– Mi nomiĝas Agi.

Tiamaniere ili konatiĝis.

33.

Ema estis maljunulino kiu loĝis en Sorĉita Kastelo. Agi eĉ ne imagis ke en tia domaĉo iu ajn povas vivi. Araneoj, spiritoj, skeletoj kaj musoj jes, sed Ema? Tute ne.

Kelkfoje li profunde enrigardis en ŝiajn okulojn, sed ŝi ŝajne pri tio ne pensis.

34.

– Agi, ĉu vi volus esti ĝentila kaj iri aĉeti dek ovojn kaj salan kekson? Mi deziras vidi kiom mi estas pli alta ol vi.

Agi konfuziĝis. Ema estas tiel malgranda kaj maldika, li povus facile imagi kiel ŝi luliĝis en kaĝo kun papago. Sed, montriĝis ke Ema estas pli alta ol li je precize tri ovoj. Agi estis ensorĉita. Tri ovoj, tio tamen signifas ion. La salan kekson ili formanĝis.

35.

– Kial vi ofte staras sola ĉe via fenestro? – demandis Ema riparante kranon en kuirejo. Agi aldonis al ŝi tenajlon kaj pecon de malpura tuko.

– Mi ne scias. Mi tion ne rimarkis – diris Agi.

Ema ŝprucigis lin per glutetoj da akvo kaj demandis:

– Ĉu vi scias kiom da ujoj da vestaĵoj mi povos lavi per akvokvanto en kiu spontane kaj leĝere kuŝus normala averaĝa, aparte ne grandega, baleno? Eble vi ne scias ke ekzistas balenoj pli grandaj ol mia kaj via domoj.

Agi ekridetis kaj diris:

– Ĉu ni iros posttagmeze en kinejon? Oni prezentas iun filmon pri io.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin