AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 05

(GMT+08:00) 2017-08-15 13:21:43     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

36.

– Ema, kie loĝas viaj panjo kaj paĉjo? – demandis Agi.

– Laŭ mia opinio ili vivas en najbareco.

– Ĉu vi ilin ofte vidas?

– Ne ĝuste. Mi ne povas diri ke ili preparas al mi matenmanĝon, aŭ aĉetas ŝuetojn por la naskiĝtago. Iun tagon, kiam vi estos maljuna kiel mi, tiel do maljuna ke por vi estos granda problemo enskribiĝi en baletlernejon , tiam vi vidados la gepatrojn nur sur fotoj. Aŭ kiam vi dormas – en sonĝoj.

Agi eksilentis.

– Ema?

– Jes, Agi?

– Vidu, mi miajn paĉjon kaj panjon nur tiel vidas: sur fotoj, aŭ kiam mi dormas.

En sonĝoj.

37.

Unu ŝtoneto frapis fenestron de Agi.

– Agi, vekiĝu!

Agi aliras al fenestro, li frotas okulojn kaj perpleksigite rigardas Eman, kiu estas en profundaj gumaj botoj kaj kun fiŝhoko.

– Surmetu la vestojn, rapide! Mi preparis tre bonan saŭcon kaj mi ne deziras ĵeti ĝin sur fiŝon el vendejoj. Ĉu vi iam vidis tiajn fiŝojn transportitajn kiu scias de kiam kaj de kie? Ili estas iel absolute mortaj, ili havas nek peceton da ĝojo en la okuloj. Venu rapide, ni iros fiŝhoki!

– Sed, Ema… ĉu vi iam kaptis iun fiŝon dum via vivo?

– Eble, mi ne memoras.

– Krom tio, ĉu ni havas permeson fiŝhoki?

– La permeson, de kiu? De niaj paĉjoj kaj panjoj? De polico? Agi, rigardu nin du: vi estas infanaĉo kaj mi estas io simila. Se ni bezonus la permeson, de iu ajn por ke ni povu fiŝkapti, tiam ĉi tiu mondo vere estus sensenca.

38.

Ema kolorigis sian poŝtkeston je ruĝa, blua, blanka, viola, verda koloroj.

Ĝi estis bela poŝtkesto ŝipforma kun veloj.

Lastatempe ŝi denove komencis ricevadi poŝtajn sendaĵojn. Al ŝi alvenis leteroj kaj bildkartoj. De Agi.

Sur unu el bildkartoj estis skribite:

"Kara Ema, mi estas sur stuparo inter la unua kaj la dua etaĝo. Tie mi iomete ripozos kaj poste mi daŭrigos vojaĝon al subtegmento. Sur subtegmento verŝajne estas terure, sed malfacilaĵo estas en tio ke mi ne estas timema. Mi supozas ke tio estas en ordo. Almenaŭ strange. Ĉiukaze, mi pripensos iun bonan manieron timi min mem. Kiel vi fartas? Vi mankas al mi. Mi jam trifoje hodiaŭ ne vidis vin. "

Agi

39.

– Agi, stultegulo! Agi, stultegulo! – kriis geinfanoj malantaŭ Agi, kiam li revenadis el la lernejo.

– Agi, genio! Agi, genio! – kriis Ema, irante al li renkonte. Ŝi larĝe svingis per balailo kiun ŝi heredis de ŝia prapraavo (de la unua duono de XIX jarcento).

Sur la balailo estis alkroĉitaj:

– balonoj,

– malnova, longa, vira kalsono plenplena de truoj,

– kapo de velura urseto,

– bendo de tualetpapero kun floretoj, kaj

– flagetoj de futbalaj kluboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin