Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §4-13

(GMT+08:00) 2017-08-16 13:11:24     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅳ LA NATURO

宇宙万物

§4

§4-13

Ĉiuj sonoj, aŭdate de malproksime, sonas pli bele, sed tiu de ĉin-o estas escepto. (ĉin-o: ĉina antikva sepkorda plukinstrumento)

Komentoj:

1. La sonoj de la pinaro, de la akvofalo, de la fluto, de la ondoj, de la laŭtlego de libroj, de la templa sonorilo, de la voĉlego de budhismaj sutroj devas esti aŭskultataj de malproksime, sed la nuancoj de la tonoj de ĉin-o, de kantado, kaj de la falanta neĝo povas esti aprezitaj nur de proksime.

2. Ĉiuj koloroj sin montras plej belaj kiam ili estas rigardataj de proksime, sed la koloroj de montoj estas egale belaj, ĉu ili estas vidataj de malproksime aŭ de proksime.

【原文】

凡声皆宜远听,惟听琴则远近皆宜。

【原评】

1. 王名友曰:松涛声、瀑布声、箫笛声、潮声、读书声、钟声、梵声,皆宜远听;惟琴声、度曲声、雪声,非至近不能得其离合抑扬之妙。

2. 庞天池曰:凡色皆宜近看,惟山色远近皆宜。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin