AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 07

(GMT+08:00) 2017-08-17 13:26:52     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

47.

Kara Agi,

Antaŭ ĉio, opcio 1. Kato kun du korpoj.

Ĉi tia kato estus sukcesplena en la kaptado de muso kun du korpoj. Brave!

Poste, opcio 2. Nigra ĉevalo ĵetas blankan ombron. Eksterordinare! Se malaperas kurento en nia strato, deko da tiaj ĉevaloj estus bonega anstataŭo por la strata lumo.

Ema

PS: Mi ankaŭ elpensis ion por via kolekto de strangaj aperaĵoj: ombrelo kiun oni forgesas hejme kiam ĝi iras promenadi dum pluvego.

48.

– Ema, ĉu vi helpos min? Mi havas makulon sur la ĉemizo – diras Agi (estis merkredo).

Ema turniĝis kaj komencas enprofundiĝi en la makulon sur maldekstra poŝo de la ĉemizo de Agi.

– Kiel belega makulo! Rigardu nur ĉi tiun formon, similas al rinocero kiu perdis sin en la universo. Ne, Agi, vi ne pravas – diris Ema post mallonga meditado.

– Mi ne pravas?

– Vi ne havas makulon sur la ĉemizo.

– Mi ne havas…?

– Ne. Vi havas ĉemizon ĉirkaŭ la makulo.

(Ĉe la fino de ĉi tiu parolo ankoraŭ estis merkredo).

49.

Hodiaŭ estas 30.200-a tago de mia vivo – subite diris Ema dum ili staras envice por aĉeti biletojn por muzeo.

Ili ŝatis viziti la muzeon.

Ili ne multe observis objektojn en vitraj vitrinoj, aŭ sur dikaj ŝtonaj postamentoj.

Ili rigardis homojn kiuj rigardis la objektojn.

50.

– Ema, ĉu vi vidas homon en verda ĵaketo kun pendohavaj oreloj antaŭ skulptaĵo sen manoj? Ŝajnas ke al li tutegale ĉu li estas en muzeo, rugbea matĉo aŭ apud kameno en la propra ĉambro.

Agi poste silente rigardis en lin.

– Se oni ne kalkulas la pendohavajn orelojn, li similas al mia paĉjo.

51.

– Agi, rigardu tiun junan virinon, kiu palpebrumas dum enprofundiĝis en tiujn enuajn ujojn mezepokaj. Mi vetas ke ŝi en sia domo havas orfiŝeton kiu ŝi nomiĝas Sinjorino Aprilo.

– Ema, mi ne estas certa ke ŝi enprofundiĝas en iujn ujojn. Ŝi ŝminkas.

– Ho, tiukaze, mizera Sinjorino Aprilo: eble ĝi ne ekzistas.

52.

– Kial vi diris ke hodiaŭ estas 30.200-a tago de via vivo? Ĉu tio estas ia festotago?

– Agi, vi devas konfesi ke estas tre interese kiam iu havas pli da tagoj ol vortoj kiujn li povas rememori.

Ema prenis la manon de Agi.

– Ĉu ni aĉetu glaciaĵon? – demandis ŝi.

– De fragarioj?

– Kompreneble – diris Eva ridetante.

Dum Agi manĝis sian glaciaĵon, Ema penseme diras: – Ununura arto en la vivo estas lerni ke la vivo estas belega kaj senfina, kaj neniaj nombroj povas malgrandigi ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin