AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 08

(GMT+08:00) 2017-08-18 13:28:57     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

53.

La onklo sporade alvenis, poluris sian motorbiciklon en korto, kaj post tio, regule dormis posttagmeze 20-25 minutojn. Tio ĉi ne interesis la panjon.

Nek la paĉjon.

Cetere, se ili pli ofte estis hejme, Agi certe povus priskribi la motorbiciklon de la onklo. Eble ili mem vidus ĝin. Egale.

Sed tiel ĉi, la onklo aspektis kiel fantomo pri kiu Agi sciis ke ekzistas.

54.

– Kiam mi estis etulino – diris Eva ekprenante sian novan fotoaparaton (ŝi decidis sin okupi per arta fotografado) – mi havis hundon kiu nomiĝis Bibi. Mia avino nomis ĝin: Enua Bojanto Bibi De Kiu Mi Freneziĝos. Ĉiumatene inter 5:30 kaj 6:00 ĝi ensaltadis en mian liton kaj komencis boji. Tio signifas ke estas tempo por ellitiiĝi.

– Kio poste okazis?

– Nenio. Ĝi mortis.

– Mi bedaŭras.

– Ne estu komika. Domaj ŝatantoj mortas samtiel sukcese kiel iliaj posedantoj.

– Nur gravas – daŭrigis Ema rigardante sian fotoaparaton – ke kvin tagojn post ĝia morto mi ordonis al ĝi ne plu veku min.

– Kial?

– Tial ĉar mi vere deziras satdormi!

55.

Ema kaj Agi estas en merkata centro. Ili decidis nenion aĉeti. Ema, nome, deziris ke ili fotu homojn en komikaj situacioj.

Fotojn ili sendos en konkurso "La plej bela foto de maro, rivero kaj lago".

Ilin aliras homo en multekosta vestaĵo kaj kun serioza mieno.

– Mi pardonpetas – diris li – difektiĝis mia horloĝo.

Ĉu vi povus diri al mi kioma horo estas?

Ema per fingro minacis kaj diris:

– Rigardu vian horloĝon kaj vi vidos ke tempo estas perfekta…

56.

Agi ploris en deponejo por ŝuoj.

Li estis certa ke neniu aŭdis lin.

La onklo ne vizitis ilin dum multaj tagoj, kaj la panjo kaj la paĉjo estas ie.

Li viŝis la vizaĝon per la maniko de siaĉemizo kaj skribis al Ema telegramon: KARA EMA STOP MI PLORIS STOP VI NENIAM DEMANDU MIN PRI TIO STOP

AGI

57.

La respondo alvenis tre rapide.

KARA AGI, MI AMAS VIN NON-STOP! EMA

58.

Soleco estas ĉiu momento kiu ne okazas dum flugo aŭ sur floro. Tio ĉi estas konkludo de iu papilio.

Se Agi estus papilio, li ankaŭ pensus ĝuste tiel.

59.

– Agi, stultegulo! Agi, stultegulo! – kriis geinfanoj malantaŭ lin (li) dum lia revenpo (reveno) el la lernejo.

Kvankam li deziris, li malŝatis plirapidigi la paŝojn. Al li estis pli facile ne rimarki ilin.

60.

Mardo.

Tago kiu alvenas antaŭ merkredo.

Nenio speciala.

Antaŭ Agi, ĉiam alvenas Agi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin