SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-16
Sin trovas kvar specoj de akvobruo: tiu de akvofalo, de fluanta fonto, de rapidaj fluejoj, kaj de akvo en fosaĵo kaj kanalo; aŭdiĝas tri specoj de ventobruo: tiu de murmuro de la vento en la pinaro, de aŭtunaj folioj, de ondoj; kaj ankaŭ du specoj de pluvobruo: tiu de pluvgutoj sur la foliojn de vutong-arbo (Firmiana simplex) kaj de lotuso, kaj tiu de pluvakvo fluanta laŭ tegmentaj defluiloj en dikajn bambuajn tubojn.
【原文】
水之为声有四:有瀑布声,有流泉声,有滩声,有沟浍声;风之为声有三:有松涛声,有秋叶声,有波浪声;雨之为声有二:有梧叶、荷叶上声,有承檐溜竹筒中声。