AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 09

(GMT+08:00) 2017-08-21 12:32:59     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

61.

Ema elpakis materialon por maketo de komercŝipo el la 17-a jarcento. Ŝi ŝatas ŝipojn, kvankam dum sia vivo ŝi ne ekpaŝis ajnan ŝipon.

Iujn aferojn ŝi ŝatis je distanco.

62.

– Tio povas esti vera ĥaoso – diras Ema dum iu tago sen devoj – kiam oni tro ete meditas aŭ meditas tro multe.

Agi sentis ke ŝi pravas.

Li konis la ĥaoson kiel sian poŝon.

63.

La onklo edziĝis.

Iun tagon li alvenis kaj diris:

– Ĉi tiu estas mia edzino.

La paĉjo kaj la panjo ne estis hejme.

– Ĉi tiu estas Agi, mia homo. Li elkreskis, ĉu ne?

– Mi supozas ke jes – respondis onklino maleme.

Estis posttagmeze, tempo por dolĉe dormi.

La onklo kaj la onklino kunronkis la koncerton kiu daŭris dudekon da minutoj, kaj foriris.

Agi ne sukcesis vidi la koloron de la onklinaj okuloj.

64.

– Ĉi-matene mi akre kverelis kun mi mem – ekĝemis Ema. Mi volis razi la barbon. Vidu, tio estus interesa, vira sperto, sed iu alia Ema akre kontraŭis tion.

– Sed… vi ne havas… barbon… – komencas balbuti Agi.

– Tion ankaŭ diris tiu alia Ema. Agi, sur kies flanko vi estas?!

– Sed…

Ŝi diris: "Pro kio razi tion kio ne ekzistas?" Sed mi respondis al ŝi:"Tio estas eksperimento!" Tiam la alia Ema alvortis: "Eksperimenti!? Tio ĉi estas komedio!" Al mi nenio postrestis ol diri al ŝi:

Vi maldikega tineo kiu portas ondumilojn!

Senforta muŝo!

Samtempulo de dinosaŭroj!

Bovino sen vosto!

Subakva biciklo!

Agi malfermis la buŝon pro mirego!

– Sufiĉe! – ekkriis Ema. – Agi, ni iru promenadi. Mi povas nek unu sola munuto resti en la sama domo kun tiu terura, logika virino.

65.

Agi ricevis telegramon de Ema por viziti ŝin.

Ŝi havis surprizon.

Li enkuris manĝejon kaj trovis Ema alverŝante lakton en telereton. Blanka katido kun nigraj punktetoj kiu aspektis kvazaŭ ĝi neniam dum la tuta vivo manĝis, heroece batalis kun nutraĵo.

– Mi revenis de bazaro kaj ĉi tiu monstro akompanis min. Certe ĝi en sia kata menso pensis: "Jen, iu avino kiun mi momente ĉarmigos." Agi, donu nomon al ĝi.

– Lia nomo estos… – enpensiĝis Agi. - Lia nomo estu Bibi Junioro.

– Bibi estos entuziasmigita. Certe sur iu nubo li jam akrigis siajn ungegojn.

– Kia raso ĝi estas?

– Mi neniam sciis multe pri la rasoj, estas multe rasoj. Sed, se tio estas grava, tiam… Mi pensas ke tiu katido apartenas al la raso de Ruza Dentpikilo, suda subspeco.

* * *

Tri horojn poste Bibi Junioro perdiĝis. Ema vagis tra la urbokvartalo murmurante: – Tiel malgranda, kaj jam scias fuĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin