AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 10

(GMT+08:00) 2017-08-22 14:09:51     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

66.

Agi malsaniĝis.

Li havis altan temperaturon kaj kuŝas en lito. La panjo kaj la paĉjo luigis virinon kiu zorgis pri tio ke Agi trinku medikamentojn en difinita tempo, krome, ŝi preparadis al li nutraĵon: diversajn sengustajn supetojn kaj buljonojn, kiujn li ne kuraĝis rifuzi.

Ĉar virino estis granda kaj terura kiel blendita krozŝipo, ŝi havis lipharojn kaj bluringojn.

67.

Ema vizitis lin ĉiutage ( ŝi kaŝe alportis al li fragariojn kun ŝaŭmkremo) kaj rakontis al li antaŭdormajn rakontojn , kvankam estis, ni diru, mateno.

Al Agi neniu kaj neniam rakontis rakontojn bonan noktan kaj tio multe mankis al li.

68.

Ema aĉetis kokinon.

– Ekkonu Grafinon.

– Mi estas honorita! – diris Agi.

Grafino indiferente rigardis lin, etendas sin kaj ekdormis.

69.

Gravas diri: Grafino ne estis ordinara kokino.

– Foje ŝi nervozigis min – diris Ema. – Kuras ĝi tute ĝoja kaj tiam subite ekdormas starante. Ĝi povas dormi pli ol kvin horoj. Se daŭrigos per tia konduto mi forkondukos ŝin ĉe psikiatro.

– Vi povas donaci ŝin al miaj onklo kaj onklino kiel nupta donaco. Miaopinie Grafino plaĉus al ili – ridegis Agi, kaj poste komencis ĉirkaŭiri Grafinon, pensante.

– Ema, Grafino eble dormas ĉar ĝi estas malfeliĉa. Ĝi estas malfeliĉa pro tio ĉar ĝi estas kokino. Kokinoj ne povas flugi. Eble ĉio kion Grafino deziras estas ke ĝi ekflugu kiel ia dika kolombo.

70.

Agi alvenis hejmen kun granda kontuzo sur la frunto.

– Agi, karulo, lavu la telerojn, mi petas vin. Mi estas tre laca – diris la panjo kaj oscedis.

71.

La panjo kaj la paĉjo ne havis tempon por partopreni gepatran kunvenon en lia lernejo. Tial Agi petis Eman ke ŝi partoprenu. – Neniu kaj neniam vizitas miajn instruistojn por demandi pri mi.

Tiel diris Agi al ŝi.

Ema, nature, malfruis.

Ŝi eniris en lernejĉambron plenplenan de gepatroj, kaj murmuris: "Bonan tagon!" kaj sidis en lasta benko apud fenestro.

– Mi pardonpetas, vi estas…? demandis instruisto.

– Mi estas.

– Sed mi volis demandi , pro kiu vi alvenis?

– Pro Agi, nature! Ĉu vi vidas ke ni similas? Mi estas lia fratino.

– Fratino?

– Ho, jes, tio estas enigmo eĉ por niaj gepatroj. Sed vi daŭrigu, mi ĉi tie estas por aŭskulti sed ne rakonti.

* * *

Ema estis entuziasmigita per sukceso de Agi en lernejo. Ŝi aĉetis al li glaciaĵon kaj preparis donacon kiun ŝi donos al li poste.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin