La paradizo por birdoj (trad.)  | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-08-24 09:43:19     Redaktoro:Li

Verkis Bakin

Elĉinigis Vejdo

Ni vespermanĝis ĉe la lernejo, kie nia amiko instruis. La vetera varmego jam mildiĝis. La suno subiris la monton kaj restigis rubandon da vesperruĝo sur la ĉielo, sur montsupro kaj sur arbokronoj.

"Ni iru remi," Chen proponis. Tiam ni spektis la montan pejzaĝon, starante ĉe la lageto antaŭ la lerneja pordo.

"Bone," aliaj amikoj ĝoje eĥis.

Irinte pecon da makadamita vojo, ni rapide atingis la riverbordon. Tie staris domo kun palafitoj en riverakvo. Trairinte ĝin, ni trovis kelkajn boatojn sub du arbegoj ĉe la bordo.

Ni saltis en boaton unu post alia. Unu amiko malligis la ŝnuron de la boato kaj movis ĝin per bambustango. Ĝi malrapide skuiĝis kaj glitis al la mezo de la rivero.

Tri amikoj remis. Mi kaj Ye spektis la pejzaĝon ĉirkaŭan, sidante en la boato.

Malproksime sur montdeklivo alte staris pagodo en brakumo de multaj verdaj arboj. En la proksimeco mankis multe da tiaj pagodoj, kaj tie troviĝis la hejmloko de amiko Ye.

La rivero estis larĝa, sed neniaj ondetoj videblis sur la blanka akvosurfaco. La boato trankvile fluis sur la rivero. Tri pagajoj regule plaŭdis en akvon.

Ĉe iu loko la rivero mallarĝiĝis. Frondoj post frondoj kun verdaj folioj sin ŝovis sur la riversurfacon. Tiuj folioj estis aminde verdaj. Ili apartenis al prospere kreskantaj banjanarboj, sed mi ne povis vidi ties trunkojn.

Kiam mi asertis, ke tie kreskas multaj banjanarboj, miaj amikoj tuj korektis mian eraran aserton. Unu el ili diris, ke nur unu banjanarbo kreskas tie, kaj alia diris, ke du. Mi jam estis vidinta multajn grandajn banjanarbojn, sed tiom grandan arbon kiom ĉi tiu mi unuafoje vidis.

Nia boato laŭgrade proksimiĝis al la granda banjanarbo. Fine mi ekhavis ŝancon vidi ĝian veran vizaĝon: vere ĝi estis granda arbo kun sennombraj branĉoj, sur kiuj kreskis radikoj kaj multaj el ili pendis ĝis la tero kaj eĉ enŝoviĝis en la grundon. Parto de ĝiaj brancoj pendis tuj super la akvosurfaco. De malproksime oni povis vidi, ke granda arbo kvazaŭ kuŝas sur akvo.

Nun estis la sezono, dum kiu prosperis branĉoj kaj folioj. (La arboj jam donis etajn berojn, multaj el kiuj jam falis sur la teron.) Per tio tiu ĉi banjanarbo ŝajne montris al ni sian tutan vivforton. Tiom da verdaj folioj, amasiĝantaj sur la arbo faskojn super faskoj, lasis neniajn fendetojn inter si. Junverdeco brilis antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ nova vivo sur ĉiu folio tremetus.

Kiel bela arbego en la suda lando!

Nia boato haltis momenton sub la arbego. Ni ne surbordiĝis pro malseka grundo. Amiko diris, ke tie estas "la paradizo por birdoj" kaj multaj birdoj konstruis neston sur tiu ĉi arbego. Kampuloj ne permesis kapti ilin. Mi ŝajne aŭdis bruon de flugilsvingado de kelkaj birdoj, sed kiam mi direktis tien mian atenteman rigardon, mi ne vidis signon de birdoj. Nur sennombraj radikoj hirtiĝis tie, kiel palisoj. La tero estis malseka, eble pro tio ke flusakvo ofte invadis la bordon. Nenia birdo troviĝis en "la paradizo por birdoj", mi pensis. La boato startis sub remado de amiko kaj ĝi lante fluis al la mezo de la rivero.

Sur kampara pado ĉe la bordo staris kelkaj liĉiarboj, kiuj estis peze ŝarĝitaj per ruĝaj beroj. Nia boato flosis ĝis tie. Amiko direktis la boaton per pagajo en mallarĝan fluejon. Apud la pado ni ĉiuj saltis sur la bordon.

Du amikoj rapide grimpis sur arbon kaj ĵetis suben frondojn kun liĉiberoj. Mi, Chen kaj Ye kaptis ilin, starante sub la arbo. Kiam grimpintoj surteriĝis, ni manĝis liĉiberojn, reirante al la boato.

La sekvan tagon ni veturis per boato al la hejmloko de Ye, jen la loko kun pagodo sur montdeklivo. Ni ekiris de la lernejo, kie Chen instruis, kaj ni preterpasis "la paradizon por birdoj".

Matene la sunradioj rebrilis sur la akvosurfaco kaj arbokronoj. Ĉio aspektis tre hele. Nia boato restis sub la arbego dum kelka tempo.

Komence estis kviete ĉirkaŭe. Tuj poste aŭdiĝis subite ĉirpado de birdo. Amiko Chen kunfrapis siajn manojn, kaj ni vidis birdegon ekflugi, sekvate de la dua kaj la tria. Ni daŭrigis manfrapadon kaj baldaŭ la arbaro fariĝis vigloplena. Ĉie vidiĝis birdoj kaj birdombroj, grandaj, malgrandaj, mikskoloraj, nigraj, unuj el kiuj pepadis sur arboj, la duaj ekflugis kaj la triaj svingis flugilojn.

Mi atenteme pririgardis, sed miaj okuloj ne povis ĉirkaŭpreni ĉion. Kiam mi klare vidis unu birdon, mi preterlasis alian, kaj kiam mi okule kaptis ĉi tiun, la tria forflugis. Garulo alflugis, sed ĝi tuj reflugis en la arbaron, surprizite pro mia manfrapado. Ĝi ekscitite kantis sur maldika branĉo. Kiel orelplaĉa kanto!

"Ni foriru," Ye urĝis.

Kiam la boato glitis al la vilaĝo sube de la pagodo, mi returnis mian kapon por vidi la pompan arbegon forlasitan malantaŭe. Mi ekhavis senton de domaĝado. Hieraŭ miaj okuloj trompis min. "Paradizo por birdoj" vere estis la paradizo por birdoj.

Kantono

Junie de 1933

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin