AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 12

(GMT+08:00) 2017-08-25 15:40:23     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

78.

– Ĉu ne estas bela?

– Kio? – demandis Agi surprizite.

– Kiel kio? La poemo, kompreneble!

– Ema, mi povus ĵuri ke vi la tutan tempon silentis. Mi nenion aŭdis.

Ema lin kapte kaj duboplene ekrigardis, kaj poste perceptis ke la poezion foje oni devas verki kaj tralegi al aliaj, ĉar tio estas parto de bona konduto

Ŝi enmetis plumon de Grafino en inkbotelon kaj rapide enskribis kelkajn vicojn sur buŝtuko.

– Jen – ekmurmuris – kaj tio malgrandaĵo estis finita. Kaj nun estu atentema. Poemo nomiĝas Krako.

79.

Krako

de Ema

Mi atente transplantis

violon en pli malgrandan

florpoton.

Mi prenas malplenan florpoton.

Mizera poŝtisto!

Mi ĵetos ĝin

sur lian kapon

pro tio ke li estas multe

serioza kaj ne ŝatas

interparoli kun homoj.!

80.

Agi rimarkis ke li kreskas tute aliel de siaj lernejaj kamaradoj.

En ordo.

Li portis la saman grandecon de ĉemizoj kaj ŝuoj kiel pasintjare. Sed ĉion kio lin lernigis en la lernejo li aŭdis de plenkreskuloj kiuj ekzercis lin normala ĝentila knabo. Al li, ĉio ĉi iĝis malgranda kaj malvasta.

81.

Ema estas Oceano.

Ni supozu ke Agi estas multe pli granda ol li vere estas. Tio aspektus tiel:

1 Agi x 8 Agi = Vere Granda Agi.

Eĉ tiam Vere Granda Agi ne estus sufiĉe saĝa ke Ema fariĝus enua al li. Ĉar Ema al li ne predikis kaj ne parolis:

– Nur debiluloj ne povas akcepti jam akceptitajn aferojn. Ne estu debilulo, debiluloj estas senutilaj.

Ne.

Ema lernis la vivon kune kun li.

Ema foje tion diris ĉi tiel:

–Eĉ se vi scius ĉiujn regulojn pri tio kiel vivi, via vivo tamen trovus manieron transverŝi tiujn framojn kaj donus al vi sekreton kiu la vivon faras tiel bela.

* * *

Agi ne zorgis pri ajnaj reguloj.

Li deziris nur ununuran amikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin