AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 13

(GMT+08:00) 2017-08-28 12:32:36     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

82.

- Mi glitemas. Ĉu ni glitu kune? – demandis Ema.

Ekzistas kelkaj specoj de glitistoj. Ni nombras ilin.

1. ARTISTOJ. Ili faras saltojn kaj turnojn de kiuj oni turniĝis en la kapo.

2. RIGARDANTOJ. Speco kiu neniam eniras glacihalon. Kutime ili ne havas glitilojn, ili alvenas glitejon pro iu, ili tie legas gazetojn.

3. PERSISTAJ MALSPERTULOJ. Nek post jaro da malfacilaj ekzercoj ili ne povas resti sur siaj propraj piedoj. Kiam ili falas, ĉiam tiras kun si ankoraŭ dekon da homoj.

4. PENSULOJ. Ili glitas apud gliteja krado kun limigita rapideco kaj grave enpensinĝintaj.

(Ema estis miksaĵo de ĉiuj tiuj specoj.)

83.

Agi estis Okupanto de Spaco, aŭ Ĝenisto. Tio estis grupo kiu sin enfosis en la gliteja centro kaj ne moviĝas.

Ne estas plezuro por iu Artisto ke li dum sia turnosalto enbatu en iun Ĝeniston. Tio estas dolora.

Tamen, Persistaj Malspertuloj entuziasmiĝis per Ĝenistoj. Falante, tute estas en ordo kapti Ĝeniston por teni sin staranta kaj provi eviti i tion kio estas neevitebla. Sed, de Agi Malspetuloj havis neniam utilon.

Li estis tiel eta kaj malsekura ke eĉ la ternado de malsana kato povus faligi lin surplanken.

84.

Agi, ne estu malĝoja – diris Ema dum ili revenis hejmen. – Oni tute bele povas gliti nur unuloke starante.

85.

Vendredon alvenis avo kaj avino de Agi.

Agi neniam antaŭe vidis ilin.

Li preparis por ili varman teon kaj ankaŭ regalis ĉokoladan kekson. La panjo kaj la paĉjo anonciĝis kaj diris ke ili hejmen venos tre malfrue.

– Ne gravas – diris la avo turniĝante al la avino. Ni ne planis longe resti. Survoje al maro ni nur volis viziti vin.

Kiam ili foriris, Agi suspiris kaj staris apudfenestre.

86.

Polica sireno trafligis Straton de Kverkoj.

Agi en sia korto akvumis florojn, kaj Ema alkriis al Agi: – Iu denove estis malbona!

87.

Ema lernigas Agin kiamaniere kunligi kravatojn.

– Mi ne ŝatas kravatojn – diris Agi. – Ili memorigas min al la fakto ke miaj panjo kaj paĉjo ĉiam ien foriras kaj kiam ili estas hejme, aspektas samkiel ili ĉi tie estas hazarde.

Mi ankaŭ ne ŝatas kravatojn. Ili min memorigas al serpentoj kiujn surveturis kamionoj – diris Ema.

– Kial do ni okupiĝis pri la kunligado de nodo?

– Neniam oni scias, Agi, neniam oni scias…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin