AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 14

(GMT+08:00) 2017-08-30 13:14:06     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

88.

– Kiam mi estis etulino, mi deziris esti kavaliro kiam mi elkreskos.

Ema riparis lavmaŝinon. Agi, kiel kutime, helpis al ŝi. Li aldonis al ŝi tenajlon kaj demandis:

Por kio uzeblas ĉi tiu drato?

Por kio uzeblas ĉi tiu parto?

Kiom malnova estas la lavmaŝino?

Ĉu en ĝi oni povas lavi ion alian krom tolaĵo?

("Bonega ideo!" – ekpensis Ema.)

Miaj kamaradinoj fantaziis esti princinoj, vojaĝantinoj al ekzotikaj lokoj, modaj kreantinoj, aŭ geniaj verkistinoj kiuj en ĝusta tempo freneziĝas por edziniĝi kaj naski infanojn. Mia onklo (frato de mia patro) kiu laŭprofesie estis piana agordisto, diris al mi: "Profesio de kavaliro estas escepte malfacila profesio kaj mi timas ke vi vivas en la erara tempo por io tia." Mia onklo estis bonega homo.

Tamen, mi ne kredas ke li diris al mi la veron...

89.

– Hodiaŭ estas tiel bela tago, mi devas ion donaci al vi.

Ema iris ĝis ŝranko en tagĉambro kaj el tirkesto eltiris pakaĵeton kun blua banteto.

– Al Agi la Bonulo, ion bonan. – Nu, malfermu!

Li komencis malrapide malfermi la donacon. – Ĉu mi forgesis mian naskiĝtagon? – pensas li. Ne, mia naskiĝtago jam pasis.

Ĉu eble… ne… pri nenio alia li povas memori...

Agi malvolvis ornamitan paperon: tie estis kajero bindita en ledo kaj fontoplumo.

– Skribu! – diris Ema. – Skribu kie vi volas kaj kiam vi volas. Tio helpos al vi, ĉar samkiel via kato kun du korpoj havas du korojn, tiel ankaŭ vi vivas du vivojn.

90.

Sur la unua paĝo Agi skribis:

Agi estas knabo kiu:

– scias ĉirkaŭiri unu marĉon survoje al lernejo, kaj enfali en alian.

– li scias skribi leteron al Ema kaj ĵeti ĝin en poŝtkeston

– li foje ploras en ejo por ŝuoj aŭ en alia loko

– li helpas al Ema ripari diversajn objektojn

– li deziras havi testudeton aŭ fraton

– li ekdormas sen nombrado de ŝafoj

– li havas onklon kiu havas edzinon, kaj kiu havas

moron dormi posttagmeze kaj ronki

– li demandas siajn panjo kaj paĉjo: "Kiel vi fartas?" kiam ili revenas de laboro aŭ de ie alie, sed nur se li tiam jam ne ekdormis.

* * *

Agi tralegis kion li skrribis kaj ekpensis: "Ĉu mi estas tiu Agi?"

Se vi demandus Agin, li dirus al vi ke li tute hazarde similas al si.

91.

– Ĉu vi estas preta?

– Jes, mi estas prteta.

– Ni iru! – ekkriis Ema kaj ordigis ĉapeleton kun plumoj.

Kiam damo estas kavaliro, tiu kavaliro devas esti damo.

Ema kaj Agi (vestita en blua kostumo) aliris la stratmezon kaj haltigis la trafikon.

Kion fari!

Ili ekdeziris ludi ĝuste surstrate!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin