AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 16

(GMT+08:00) 2017-09-01 14:09:38     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

98.

La onklo alvenis sen onklino.

– Ni disiĝis, Agi,homo mia! – li diris.

Dumdorme, li ronkis iel malĝoje.

99.

Agi, kiel vi rapide kreskas! – diris la onklo, frotis la okulojn kaj pli poste li komencis trafoliumadi revuon pri motorbicikloj.

100.

Mi amas mian kalvan, modernan onklon.

Mia onklo ŝatas modernajn motorbiciklojn.

Motorbicikloj ŝatas nenion,

skribis Agi.

101.

Agi kaj Ema sidas en aŭtobuso kaj veturas tra la urbo.

– Mi supozas ke maketoj de aŭtobusoj ne estas interesaj por vi? – demandis Agi.

– Neeeeee, sufiĉe estas enuaj.

Ema vere foje estas stulta – notis Agi.

102.

Mi forgesis! – ekkriis Ema batante sian frunton.

– Kion? – demandis Agi.

– Mi ne scias! Ion mi forgesis. Atendu! Mi forgesis ke mi devis memori ke mi ion forgesis. Nun ĉio estas en ordo.

– Kion vi forgesis? demandis Agi konfuzita.

– Mi klarigis al vi. Ne insistu al tio ke mi devas rememori ĉion!

103.

– Agi, rigardu – diris Ema kaj malfermis la pugnon. Ĉi tio estas formiko kiu pensas ke estas elefanto kiu pensas ke estas formiko.

– Sed, ĝi havas rostron.

– Neeble, ĉi tio estas deca formiko. Ĝi nur pensas ke ĝi estas tiu kiu ĝi ne povas esti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin