AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 17

(GMT+08:00) 2017-09-05 12:37:42     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

104.

PIGRADO POR KOMENCANTOJ

de Ema

LECIONO 1.

Ĉiu komenco estas malfacila.

Por veraj pigruloj tio ne estas kialo por zorgi – nek la restaĵo estas facila.

LECIONO 2.

Ne estas dece esti egoisma: la pigradon oni devas dividi kun amikoj.

LECIONO 3.

Pigrulo neniam estis senlabora.

Eĉ se li vere havas nenion por labori, li iomete laboros kaj iomete ne laboros.

LECIONO 4.

Kiu ne kapablas kun admiro rigardi la sunsubiron, vane pigras.

LECIONO 5.

Pigrulo ĉiam enuas en ĉeesto de persono kiu oscedas. Osceduloj nek scias pigri nek scias labori kiel devigite labori.

LECIONO 6.

Pigrulo ĉiam estas afabla kaj okupiĝas per sporto.

LECIONO 7.

Esti pigrulo ne signifas esti revulo. La revulo povas eĉ sur elŝaltita kuirforno kuiri ovojn por matenmanĝo.

LECIONO 8.

Eĉ se pigrulo dum la pigrado troigu, li ĉiam povos ankoraŭ pli pigri.

105.

Kvar knaboj por bati Agin kuregis laŭlonge de strato, sed li estis pli rapida kaj sukcese forfuĝis de ili.

Se vi demandus Agin por kialo , li levus la ŝultrojn.

Kiom al li konate, al neniu li faris ajnan malbonaĵon..

Se vi demandus knabaĉojn pro kio ili volis bati Agin, nek ili povus doni saĝan respondon.

Unu estas certa – ili multe enuis kaj ne scias kion labori kun si mem.

106.

Io simila okazos post kelkaj tagoj, sed ĉi-foje Ema kuregos vendinton de glaciaĵo.

Verŝajne, Ema povas ankaŭ foje senti enuon.

107.

Kial tiel multe da homoj ne scias kiam devas ĉesi sensencan rapidegon pro tre diversaj stultaĵoj kaj simple faras aferon kiu havas ligilon kun nenio?

Ĉi tio estis demando kiun Ema ŝatas ekzerci.

108.

Ema, hieraŭ mi sidis sur ŝtuparo kaj aŭskultis ke miaj panjo kaj paĉjo parolas pri nova translokiĝo.

Se vi demandus gepatrojn de Agi ĉu la translokiĝo estas vere bezonata, ili rigardus vin samkiel vi falis de sur Marso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin