AGI kaj EMA—— Igor Kolarov 18

(GMT+08:00) 2017-09-06 13:29:37     Redaktoro:Li

 

Elserbigis

Dimitrije Diso Janičić

Kontrollegis

Zlatoje Martinov

Lektoris

Xiong Linping

[La romaneto konsistas el 123 ĉapitroj! Por faciligi la legadon de la legantoj la skipo de KL aperigas ĝin je ĉ. unu paĝo A4-formata tage (krom en ferioj). Por ĝi la tradukinto, sinjoro Dimitrije Diso Janičić, havas recenzon, kiu troviĝas plej supre en la rubriko. Plezuron en legado! – Skipo de Kampo de Literaturo ]

109.

Ema finlernigis Agin naĝi.

Kiam oni parolas pri naĝado, Agi nun estis kompleta.

Restis nur ke ankoraŭ Ema ellernu naĝi.

Kaj ankaŭ, ke ŝi saltu sur kapon je alteco de121 metroj .

Nur se tio farus al ŝi plezuron.

110.

Kiom ajn foje mi translokiĝas, neniam mi povas alkutimiĝi al tio. Ŝajnas ke mi estas naskita kun iu talento ke la translokiĝoj aparte min nervozigas,

estis enskribite en kajero de Agi.

111.

Ĉu estas vero ke Ema preparas sin kuri maratonon kiu okazos por sep monatoj? La afero estas stulta, sed pli stulta estas mia opinio ke Ema sukcesos en tio,

skribis Agi.

112.

Pli poste Agi alskribis:

Ema konfide diris al mi ke la maratonon pro sekureco ŝi komencos de ĝia celo, sed ne de ĝia starto. Ŝi diris ke ŝi ne ŝatas kaoson kaj bruon, kaj por la maratono oni bezonas koncentrecon.

Ŝi diris:

– Mi estas tia persono. Mi ĉiam moviĝas en la kontraŭan direkton kompare kun movoj de horloĝmontriloj.

113.

Ema kaj Agi interkonsentis entelevide kune rigardi politikan elsendon.

Agi estis ĉampiono: li oscedis 43-foje kaj tiamaniere gajnis Eman kiu havis entute 39 oscedojn.

Li ne memoris ke Ema preterpasis la unuan duonhoron de la elsendo.

114.

Ema malaperis por kelkaj tagoj

Agi terure zorgis.

Li sendis al ŝi amason da leteroj kaj telegramojn sed sen respondo.

Se vi demandus Agin, li dirus al vi ke tio estis la plej longaj tagoj en lia vivo.

115.

Kiam ŝi finfine de ie revenis, ŝi estis tre sekretplena.

Simple, ŝi ne parolis kun Agi pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin