SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-31
La jenaj plantoj kreas ĉiu apartan humoron en la homo: la umeo noblan poeziecon, la orkideo senton de izolita kvieteco, la krizantemo rurecan guston, la lotuso mensosimplecon, la sovaĝa pomarbo ĉarmecon, la peonio fieron pri sukceso [pri potenco aŭ riĉeco], la bananujo kaj la bambuo noblan spiriton, la begonio allogan belecon, la pino retiriĝemon, la vutong-arbo (Firmiana simplex) mensan pacon, kaj la saliko sentimentalecon.
Komento:
Ili ja havas ĉiu sian talenton (same kiel kleruloj) kaj sian ĉarmon (same kiel belulinoj).
【原文】
梅令人高,兰令人幽,菊令人野,莲令人淡,春海棠令人艳,牡丹令人豪,蕉与竹令人韵,秋海棠令人媚,松令人逸,桐令人清,柳令人感。
【原评】
尤谨庸曰:读之惊才绝艳,堪采入《群芳谱》中。