Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §4-33

(GMT+08:00) 2017-09-14 13:35:08     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅳ LA NATURO

宇宙万物

§4

§4-33

Oni povas uzi la florojn de pino kiel nutraĵon, ĝiajn nuksojn kiel parfumon, ĝiajn branĉojn kiel polvoviŝilojn, ĝian grandan ombron kiel ŝirmilon, kaj ĝian flustradon tra inter ĝiaj branĉoj kiel muzikon. Sekve la homo, kiu vivas en la kamparo kun multaj pinoj, profitas de tiuj arboj en multaj manieroj.

Komentoj:

1. Sed ĉu vi ne forgesis, ke oni bedaŭras, ke grandaj formikoj abunde sin trovas apud la pino?

2. Kial do ne imagu vin kiel la reĝon de la formikoj?

3. Oni povas kuŝi sub altaj pinoj kaj imagi sin en submara kristala palaco kun ondoj ruliĝantaj supre.

【原文】

以松花为粮,以松实为香,以松枝为麈尾,以松阴为步障,以松涛为鼓吹。山居得乔松百余章,真乃受用不尽。

【原评】

1. 施愚山曰:君独不记曾有"松多大蚁"之恨耶!

2. 江含徵曰:松多大蚁,不妨便为蚁王。

3. 石天外曰:坐乔松下,如在水晶宫中见万顷波涛总在头上,真仙境也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin