SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅳ LA NATURO
宇宙万物
§4
§4-36
La cikado estas la nobla ermito inter la insektoj, kaj la abelo estas la kapabla administranto.
Komento:
La moskito estas la kruela ŝtatoficisto inter insektoj, kaj la muŝo estas la vagabondo.
【原文】
蝉为虫中之夷齐,蜂为虫中之管晏。
【原评】
吴镜秋曰:蚊是虫中酷吏,蝇是虫中游客。