Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §4-37

(GMT+08:00) 2017-09-21 12:02:18     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅳ LA NATURO

宇宙万物

§4

§4-37

La muŝo ripozas sur la homa vizaĝo, kaj la moskito suĉas la homan sangon. Por kio do tiuj ĉi insektoj prenas la homon?

Komentoj:

1. Ili devas esti bonzoj, kiuj petas almozojn.

2. Tio estas sekreto.

3. Tio estas la esenco de la filozofio de Zhuangzi (ke ĉio en la mondo estas relativa kaj havas sian propran normon.)

4. Por kio ili prenas la homon? Nur por viando kaj trinkaĵo. Ili povas eĉ pensi, ke ni odoras je ŝafaĵo, kaj frandas ĝin.

5. Sin trovas estaĵoj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ via vizaĝo kaj suĉas vian sangon. Ili estas muŝoj kaj moskitoj kaj tamen ili ŝajnas ne esti tiaj. Sed ili ja suĉas vian sangon. Por kio do ili prenas nin homojn?

【原文】

蝇集人面,蚊嘬人肤,不知以人为何物。

【原评】

1. 陈康畴曰:应是头陀转世,意中但求布施也。

2. 释菌人曰:不堪道破!

3. 张竹坡曰:此《南华》精髓也。

4. 尤悔庵曰:正以人之血肉只堪供蝇蚊咀嚼耳。以我视之,人也;自蝇蚊视之,何异腥膻臭腐乎!

5. 陆云士曰:集人面者,非蝇而蝇;嘬人肤者,非蚊而蚊。明知其为人也,而集之、嘬之,更不知其以人为何物!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin