Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §5-01

(GMT+08:00) 2017-09-28 14:14:02     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅴ LA DOMO KAJ LA HEJMO

房屋与家

§5

§5-01

Oni ne bezonas esti tro elektema pri skribilo kaj inko tiam, kiam oni faras kopiadon, sed kiam oni skribas ion sur blankan fajnan silkon, oni nepre devas esti elektema. Oni ne bezonas esti elektema ankaŭ en kolektado de libroj por legadi, sed rilate librojn por referencado aŭ por teksta esplorado, oni nepre insistas pri bonaj. Simile, la pejzaĝo, kiun oni vidas preterpase dum vojaĝo, ne nepre estas tro pitoreska, sed tiu de la loko, kie oni estas preta konstrui domon kaj fiksloĝiĝi, nepre devas esti bela.

Komentoj:

1. La virinoj, kun kiuj oni havas okazajn amaferojn, ne bezonas esti aparte belaj, sed la amorantinoj, kun kiuj oni estas preta vivi en la hejmo, devas esti tiaj.

2. En la supra aserto estas montrita ia aroganteco de la komentanto pri sia bonstato.

【原文】

抄写之笔墨,不必过求其佳;若施之缣素,则不可不求其佳。诵读之书籍,不必过求其备;若以供稽考,则不可不求其备。游历之山水,不必过求其妙;若因之卜居,则不可不求其妙。

【原评】

1. 冒辟疆曰:外遇之女色,不必过求其美;若以作姬妾,则不可不求其美。

2. 倪永清曰:观其区处条理,所在经济可知。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin