La Pigrulo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-09-28 15:48:04     Redaktoro:Xiong

 

La Pigrulo

 

Verkis Lao She

Tradukis Minosun

 

Estas malgranda domo, kie ĉe la muranguloj vegetas kelkaj sovaĝaj herboj. Kuŝas la pigrulo enlite. Kio estas lia familia nomo? Eĉ li mem konfuziĝas pri ĝi en la menso. Aŭ li tro pigras por ĝin diri. Oni do nomas lin pigrulo. Tion li ne protestas pro la inerteco.

Laŭ miaj spertoj li estas la plej pigra homo en la mondo. Tial mi donis al li tre viglan atenton. Certe estas ia valoro en tiu, kun kiu neniu sin komparas.

Feliĉe ĉiu havas sian malfortaĵon, alie mi havus nenian eblon, al li rilati: li emas drinki. Tia emo, tamen, ne provokas ĉe li ian ajn agon. Kiam mi vizitas lin kun alkoholaĵo, li ne plu persistas ĝisfunde por ne malfermi la buŝon. Estas pli ĝojinde, ke post engluto de tri tasetoj li jam povas provizore fari escepton – paroli kun mi. Ĉu mi povus esti malvolonta oferi kelkajn botelojn da alkoholaĵo? Rezulte de tio mi fariĝis lia bona amiko. Nature mi devas verŝi taseton ĝisrande kaj etendas ĝin ĉe liajn lipojn, nur tiam li povas trinki. Por tenti lin al parolado, ĉu mi ne devus esti pli komplezema? Kaj cetere, kiam, nur post tri seancoj de drinkado, mi metas la botelon ĉe lia mano, li jam plene verŝas por si mem.

Iuj, se ne ĉiuj, el liaj diroj, estas ekstravagancaj, plaĉindaj, kaj eĉ ekstreme naivaj, ĉar lia cerbo estas tro mallaborema por serĉi vortojn el iu ajn libro aŭ el iu alia homo. Li ne havas komunan scion kaj tial ne estas malplaĉa. Li ja estas trezoro en tiu ĉi abomena socio.

Laŭ li, jam de sia infaneco li pigras. Li ne memoras, ĉu lia patro havis flavan vizaĝon aŭ blankan sen barbo. Kiam li aĝis tri jarojn, lia patro mortis. Pro pigreco li ne demandis la patrinon pri la patro. Li estis filo de la patrino, kiu pigris ankaŭ impone. Aliaj virinoj, antaŭ ol naski, gravediĝas naŭ aŭ dek monatojn, sed la patrino de la pigrulo konservis lin en sia ventro dum unu kaj duona jaroj, ĉar ŝi havis nenian inklinon naski. Lian naskiĝtagon neniu scias. La patrino forgesis ĝin la unua. Nature, ankaŭ li forgesis pridemandi.

Poste ankaŭ la patrino mortis. Kiel enterigi ŝin, li ne memoras. Sed la vizaĝo de la patrino ankoraŭ bildigas sin en lia menso. La patrino, en la koro de la pigrulo, neeviteble estas foje kaj foje sopirata. La pigrulo, agitite de grenbrando, faris suspiron, kiu ne okazis ekde dek jaroj. Larmoj, kontraŭvole, ne falis finfine.

Li ankaŭ vizitis lernejon. Memori ĉion li ne emis, sed li ne povis forgesi multe da ideogramoj en la formo de malgranda kvadrato. El la homoj en la lernejo, de lernejestro ĝis lernantoj, neniu ne viglis, saltis, tuttage, kiel simio, kaj tial li ne havis elekton alian, ol turni sian rigardon sur tiujn etajn kvadrataĵojn, por konsoli sin iome. La plej terura memoro estas ja pri "lernantoj". Li neniel povas imagi al si, kial la mallaborema patrino sendis lin al lernejo. Aŭ ĉu ŝi estus povinta resti malpli zorgema pro lia ĉeesto en lernejo? Sufero plejofte devigas la homon memori. Li enkore tenas "lernantojn" – amason da viglaj "simioj", kiuj lin batis, puŝis, piedfrapis, insultis, kaj ridis. Li estis ŝtipo. Rulita ĉirkaŭen de la "simioj". Verŝajne li ankaŭ diplomiĝis, sed sen la inklino havigi al si la diplomon. "Ĉiaokaze, 'senagado' obsedas min interne, mi malhavas eĉ kudrilpinton da idealo." Li jam trinkis grenbrandon duone el la botelo, kaj nun kun la okuloj fermitaj. "La konfliktoj de la homaro ĉiu devenas de la tendenco fari kaj agi. Se ĉiu el la homoj fariĝus cinamarbo aŭ umefloro, kiel aroma kaj bela estus la mondo en kvieto?" mi intencis tenti lin al parolado.

Li ŝajnis ne aŭskulti. Aŭ kun intenco ne emi aŭdi pri alies ideo.

Mi decidis reveni por alia fojo, nepre kun brando. Ordinara grenbrando ne sufiĉas por lin paroligi.

Brando vere efikis, ke li eĉ sidiĝis. Kutime, li eldiris al mi toston kun la fermitaj okuloj kaj la brovoj leĝere moviĝantaj. Mi etendis taseton ĉe liajn lipojn. Nur post la tria taseto li komencis paroli, sed ankoraŭ kuŝanta surlite sen leviĝo. Okaze de sattrinkado, kiam mi diris al li adiaŭ, nur tiam li volonte fingromontris la botelon, signante, ke mi ĝin formovu . Iafoje li eĉ sentis, ke fingromontri botelon mem estas superflue.

Brando gajnigis al mi senprecedencan venkon, ke li eĉ sidiĝis! Mi miris tiel, kvazaŭ vidante, ke mortinto reviviĝas. Mi devas lin demandi.

"Amiko," mia voĉo tremetis, probable pro miro kaj ĝojo, "amiko, ĉu vi iam, en via inta travivaĵo, ne estis pigra por unu tago aŭ por unu fojo?" "Kiom da aferoj do, en la mondo, povus igi homon inda ne pigri dum tuta tago?" lia lango iom rigidiĝis. Mi des pli ĝojis interne: la rigida lango ekscitita de alkoholaĵo plej amas moviĝi. "Ĉu do okazis al vi nepigrumado por unu fojo?"

Li ne tuj respondis min. Mi povis vidi, ke li estas priserĉanta en sia memoro. Sur lia vizaĝo aperis signo de preskaŭa rideto – tio estas nur mia konjekto, mi apenaŭ vidis, ke li ridus. Post longa tempo li kapjesis kaj, preninte plian taseton, lante komencis:

"Estis ja unu fojo. La afero okazis longe longe antaŭe. Se mi ĉi-jare estas 40-jara – al mia aĝo mi ne donas atenton - do ĝi okazis nepre en mia aĝo de ĉirkaŭ dudek jaroj."

Li haltis denove. Mi ege timis, ke li ne plu diros, sed mi ne kuraĝis lin urĝi; mi atendis, mi eĉ aŭdis la baton de mia koro.

"Vi diru, kio sufiĉas por fari pigrulon nepigra por unu fojo?" li abrupte min demandis.

Pormomente mi ne trovis respondon. Sed mi ne sciis, kiel venis tia respondo, kia ĝuste trafis lian demandon:

"Amo. Amo faras homon nepigra."

"Vi estas saĝulo!" li diris.

Mi englutis grandan buŝon da brando. Mia koro apenaŭ elsaltis.

Li fermetis la okulojn en fendon, kvazaŭ li vidus bildon formiĝantan en sia cerbo. Poste li parolis kvazaŭ al si mem: "Mi rememoras!"

Mi ne kuraĝis fari elspiron. Atendis.

"Unu spektabilo," eble li priskribis la bildon en sia imago, "la unuafoja vido al ŝi okazis ja sub spektabilo. Ĝi estis plene kovrita de floroj, kiel bulego da blanka neĝo, ĉirkaŭita de oraj abeloj, sub la bluo. Mi kaj ŝi kuŝis sub la arbo, vizaĝe al la floroj. De tempo al tempo, pro la treto de birdoj, defalis petaloj kiel neĝaj flokoj sur niajn vizaĝojn. Ŝi, tiutempe, havis aĝon de nur dekkelkaj jaroj; mi eble estis pli aĝa ol ŝi je iom. Ŝi estis de la flanko de mia patrino; mi ne sciis kiel ŝin titoli, aŭ estis tute indiferenta pri ĝi. Kiom longe ni kuŝis? Mi ne memoras. Mi memoras nur, ke tiu estis la plej plezura tago: aŭdi la zumon de abeloj, fermante la okulojn akcepti la florfoliojn sur la vizaĝon, en la ombro de la floroj eviti rektan vidon al la suno, sed, kiam la printempa vento trablovis la korpon, ni sentis senerecon kaj varmon. Ni ŝajnis paro da geamantoj, enterigita de la printempa lumo. Estus plej bone, se ni ne moviĝus por eterne, ĝis la universo detruiĝus. Ŝi estis njo en mia idealo. Ŝi similis patrinon – amo ĝueblas en tereneco. Aliaj virinoj, ekvidinte florojn, ilin deŝiris; renkontinte spegulon, tuj rigardis sin en ĝi, kio min ege perpleksigis. Ŝi kapablis apreci la amon florecan. Mi ne ŝatas abelojn, kiuj sin okupas sencele. Sed en tiu tago ili vere estis ne malplaĉaj. Ilia zumado igis min duondorma, duonveka, kaj duonmorta, duonviva. Inter la vivo kaj la morto mi havigis al mi plenajn senerecon kaj gajon. Tia gajo malaperos tuj post malfermo de la okuloj."

Li paŭzis por momento kaj prenis duonon de taseto denove. Lia parolado iĝis flua kaj leĝera: "Kiam la spektabilaj floroj velkis, ŝi ne videblis. Probable ŝi revenos hejmloken. Eble. Meze de tiu tago de ŝia foriro, mi kaj ŝi staris sub la spektabilo. La floroj jam perdis sian freŝecon, la arbo plenis de oleece verdaj folioj, kaj la helverdaj fruktetoj aperis kun siaj pintoj haraj. Ni rigardis unu la alian sur la vizaĝon, kies ruĝaĵo jen flusis, jen malflusis – je kiom da fojoj alternadis la fluso kaj la malfluso, neniu sciis. Ni ambaŭ malemis paroli. La okuloj komunikis ĉion." "Ŝi malaperis," li diris des pli rapide. "Nature mi malagemis por ŝin priaŭdi, por ne paroli pri serĉo de ŝi. Kiam mi pensis pri ŝi, mi trankvile kuŝis sub la spektabilo dumtage. En la sekva jaro, kiam la floroj floris, ŝi ne venis. La floroj entute ne belis kiel en la pasinta jaro, la abeloj des pli malamindis."

Ĉi-foje li prenis botelon por enverŝi en la buŝon.

"Refoje mi vidis ŝin, jam elkreskintan knabinon. Sed, sed," li palpebrumis kelkfoje, ŝajne tre malforte, kun la okuloj iome humidaj, "ŝi ŝanĝiĝis. Ĉe ŝia alveno mi jam sentis ŝin tro vigla. Ŝi parolis tiel multe, apenaŭ donante al mi la ŝancon, rememori kiel kvieta kaj bela ŝi estis. Ĉevespere ŝi kaŝe alvenigis min al rendevuo sub la spektabilo. Mi estis tia homo, kia ne inklinas eliri je eĉ unu paŝo post vesperiĝo, sed mi cedis al la invito. Amo igas homon nepigra, - vi estas saĝulo. Mi ne devus iri al la rendevuo, sed mi aliris. Ŝi atendis min sub la arbo. 'Vi ankoraŭ estas tiel maldiligenta?' tio estis la unua eldiro de ŝi. Ne respondo el mi. 'Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj ni estis sub tiuj ĉi floroj?' tio estis plua demando de ŝi. Mi kapjesis – devigite. 'Ej!' ŝi suspiris, 'se vi povus ne plu esti pigra; rigardu min!' Mi ne donis eldiron. 'Efektive vi povus ne esti pigra. Se vi vere pigrus ĝisekstreme, kial vi venus por min vidi? Vi povus ne esti pigra! Kaj ni – ' ŝi ne pluis. De la komenco ĝis la fino nenion mi diris, kaj tiam ŝi larmis kaj foriris. Poste mi dormis subarbe dum la tuta nokto, ĉar mi ne havis volon min movi. Ŝi foriris denove. Post nelonge mi aŭdis, ke ŝi edziniĝis. Ankoraŭ pli poste, ke ŝi mortis kruele traktite de sia edzo. Pigreco ne favoras amon. Sed, ŝi, ŝi, pro nepigreco, perdis la vivon kiel freŝe floran! Se mi obeus ŝiajn vortojn, ke mi estu diligenta kaj asidua, eble mi povus konservi ŝin sendifekta, aŭ eble mi perdus mian vivon por tio. Se ŝi neniam ŝanĝus la kutimon esti pigra, probable ni ĝis nun kune sternus nin sub la spektabilo, kvankam ne nepre vivantaj, tamen kune kuŝantaj – kio ja signifas 'ni vivas, eterne vivas'. Nur pariĝo povas esti kalkulata kiel amo. Amon ne povas forkapti morto!"

"Ĝis nun vi ankoraŭ memoras ŝin?" mi demandis.

"Hm! Tio estas la puno pro tiu rompo de pigreco! Unu fojo je nepigreco, sufero dum la tuta vivo. Nu mi ne estas la plej pigra homo." Li kuŝiĝis denove.

Mi la botelon ŝovis for. Li ree diris: "Se mi mortos – kvankam mi tro pigras por morti – bonvolu min enterigi sub la spektabilo, ne necesos elspezi por ĉerko. Mi pigras je idealo. Sed nun ke ni jam menciis tiun ĉi aferon, verŝajne mi devas eterne kuŝi sub la spektabilo – punate por ĉiam!"

Post kelka tempo mi vere lin enterigis. Sur la terĝibo mi okaze plantis spektabilon. Neniu el tiuj, kiuj havis spektabilojn, permesis al mi fari enterigon sub lia arbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin