Agnostikisma Pasko | Marjorie Boulton | Anglio

(GMT+08:00) 2017-10-12 13:55:34     Redaktoro:Xiong

  

 

Marjorie Boulton (1924 – 2017)


Agnostikisma Pasko


 

Irante nun malsupren post la mezo de la vojo,

kun koro finrompita, post larĝa malsukces' ,

mi sentas pri la morto specon de nuba ĝojo;

venos la kara Neo post mank' de klara Jes.


 

La nokto min invitas, seneco kaj malviglo,

silento de marfundo, kie ne povas ŝtormi;

min logas la vokado de la velura nigro:

ĉion demeti baldaŭ! dormi, eterne dormi!


 

Ĉesos doloro ĉia ĉesos dolorotimo,

post lastaj humiliĝoj ne humiliĝi plu;

ho, ĉeso, bena ĉeso! halto de karna ŝlimo!

ho digno, kaj silento, kaj trankvilo de vaku'!


 

Ĉesos la mon-sklavigo de la stomak–bezono;

ĉesos la krucumado de la pelad' libida;

ĉesos la am–soifo, ĉesos soif' al bono,

ĉesos dilemoj ĉiaj, devaro viv–divida.

 

 

Konsolas, kvietigas, la penso pri pereo;

demeto, kaj transdono, kaj senkonscio paca;

belas la binda nigro, la lasta, vasta Neo,

demeto kaj dormado, kaj nokto por la laca.

 

 

Sed dum mi memkompate rigardas malkoloron,

ekvidas mi tremadon, ekflaras rozparfumon;

preter la densa nigro mi vidas ian oron,

kaj meze de mallumo nekompreneblan lumon. 

 

Memoras mi, memoras, la oron de la memo,

vualon lum–tremantan malofte perceptitan,

kiam ĉe hom' malforta tiu vualotremo

sugestas transan lumon, la lumon infinitan.

 

Meze de bagateloj, vantemo kaj banalo,

ekmontris sin kelkfoje aludo alimonda,

plej grave en la vivo trembrilis la vualo,

fikcia interspaco el superlumo onda.

 

Mi foje ĝin ekkonis en brakoj de amato,

iam, soleca, laca, sur angla montosupro;

ĉe agoj de la kreo, ĉe agoj de kompato,

en unu sunsubiro kun nub' el flama kupro. 

 

Momentoj mortofortaj! momentoj de intuoj!

la vivo forkribriĝas, jam povoj ekforfalas;

silentas jam alaŭdoj, ekkriĉas la noktuoj,

sed nokte la vualo trembrilas kaj opalas.

 

Kaj kiam mia sango kotiĝos sur la strato,

aŭ ŝvito malsekigos mian finkuŝan liton,

eble momente, kiel en brakoj de amato,

vualo lumtremanta plenigos tutan vidon.

Kaj kiam timo ĉesos, sopir', doloro, honto,

kaj ĉe okuloj korpaj la granda Neo nigros,

eble la vera Mio pretiĝos por Renkonto,

vualon lumtremantan finfine mi disigos.


 

Eble – la ekkompreno, la scio, la splendoro!

la vastoj kaj la celoj, kie la am' pardonos;

kiel sur ter' simbola, la vera pasifloro;

kaj kiel jam konata, Konanton mi ekkonos.


 

Preter putrantaj ĉeloj kaj paradoksa ploro,

kaj longaj densaj ombroj de taksuso kaj cipres',

la ŝajna nokto malos, trembrilos la aŭroro,

kaj post la granda Neo lumos eterna Jes.

 


 

Postskribo de la KL-skipo:

Sinjorino Lenke Szász, kunlaborantino de la rubriko Kampo de Literaturo, sendis al la KL-skipo tiun ĉi poemon de doktorino Marjorie Boulton, por peti al la skipo voĉlegi ĝin en radio honorante la memoron al la grava poetino en Esperantujo. La 9an de oktobro ŝi estis entombigita. Nun la poemo sin prezentas kune kun ĝia voĉlego.

Kaj ĉi-sube estas la mesaĝo de Lenke:

Tiu poemo de Marjorie Boulton troviĝas en la volumo „Du el", eldonita en 1985.

La libron mi ricevis donace de Marjorie Boulton, kiu je mia granda honorigo, nomis min unu el siaj plej bonaj amikinoj. Mi dezirus, ke iu laŭtlegu ĉi tiun poemon okaze de ŝia entombigo.

Ripozu en paco, kara Amikino, kaj ekvidu la Lumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin