Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §5-03

(GMT+08:00) 2017-10-13 13:04:54     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅴ LA DOMO KAJ LA HEJMO

房屋与家

§5

§5-03

La esenca afero por ĝardeno kun terasoj estas ĝiaj projekto kaj dispozicio, kaj ne ornamaj detaloj. Mi ofte vidas domojn, kiuj elspezis multe da materialaj rimedoj sur tiaj skulptaĵoj kaj ornamaĵoj. Tiuj estas malfacile tenataj en bona stato, kaj ilia riparo estas multekosta. Estas preferinde havi simplan guston.

Komento:

Iafoje venas al mi en la kapon tio, ke la doma ĝardeno havas ion komunan kun la fripono. La ĝardena konstruaĵo atingas sian efikon per trompecaj serpentumaj koridoroj, kaj friponoj kaŝe ludas trompon kaj sin turnas al la leĝo.

【原文】

园亭之妙,在丘壑布置,不在雕绘琐屑。往往见人家园亭,屋脊墙头,雕砖镂瓦,非不穷极工巧,然未久即坏,坏后极难修葺,是何如朴素之为佳乎。

【原评】

弟木山曰:予尝悟作园亭与作光棍二法。园亭之善,在多回廊;光棍之恶,在能结讼。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin