SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅴ LA DOMO KAJ LA HEJMO
房屋与家
§5
§5-06
En plantado de arboj, la elekto de arbospecoj dependas de en kiom da jaroj vi deziras vidi la rezultojn. Por tujaj rezultoj, elektu bananujojn; por unujaraj, elektu bambuojn; por dekjaraj, salikojn; kaj por centjaraj, pinojn.
Komentoj:
1. Por miljaraj, verku librojn.
2. Por la bono de cent generacioj, plantu "virton".
【原文】
一日之计种蕉,一岁之计种竹,十年之计种柳,百年之计种松。
【原评】
1. 周星远曰:千秋之计,其著书乎?
2. 张竹坡曰:百世之计种德。