SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅴ LA DOMO KAJ LA HEJMO
房屋与家
§5
§5-07
Sin trovas dek specoj de maltrankviloj aŭ ĉagrenaj aferoj: unue, tineoj en librosakoj; due, moskitoj en someraj noktoj; trie, likado de teraso; kvare, sekiĝo de la krizantemaj folioj; kvine, tro multaj grandaj formikoj ĉirkaŭ pinoj; sese, tro multaj falintaj folioj de bambuoj; sepe, tro rapida velkiĝo de lotusaj floroj; oke, serpentoj sub rampaj plantoj; naŭe, dornoj sur floroj latise subtenitaj; deke, veneniĝo post manĝo de balonfiŝo (Fugu vermicularis, tre bongusta sed venena fiŝospeco).
Komentoj:
1. Sin trovas neniaj grandaj formikoj ĉirkaŭ la pinoj sur la Flava Monto. Ne necesas ĉagreno koncerne ilin.
2. Mi havas du bedaŭrojn: unue, talentaj literatoroj kutime ne havas moralan konduton; due, belulinoj ofte havas tragikan vivon.
【原文】
一恨书囊易蛀,二恨夏夜有蚊,三恨月台易漏,四恨菊叶多焦,五恨松多大蚁,六恨竹多落叶,七恨桂荷易谢,八恨薜萝藏虺,九恨架花生刺,十恨河豚多毒。
【原评】
1. 江药庵曰:黄山松并无大蚁,可以不恨。
2. 石天外曰:予另有二恨:一曰才人无行,二曰佳人薄命。