Aŭtuno de l' Malnova Ĉefurbo (trad.) | Liu Hongyuan | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-10-26 09:17:17     Redaktoro:Xiong

Aŭtuno de l' Malnova Ĉefurbo

Verkis Yu Dafu

Tradukis Liu Hongyuan

Aŭtuno, kie ajn ĝi troviĝas, estas ĉiam ĉarma; la aŭtuno de la nordlando tamen estas speciale klara, serena kaj melankolia. La motivo, ke mi, spite longan distancon, veturis de Hongzhou al Qingdao kaj de tie al Beiping, estas nenio alia ol gustumi tiun ĉi "aŭtunon", la guston de l' malnova ĉefurbo.

Aŭtuno nature falas ankaŭ sur la sudo de Jangzio, kie tamen pli lante velkas la herboj kaj arboj, la aero estas pli malseketa, la ĉielo pli pala, kaj oftiĝas pli da pluvo ol vento. Loĝante sola inter la urbanoj de Suzhou, Ŝanhajo aŭ Hangzhou, aŭ inter tiuj de Xiamen, Hongkongo aŭ Guangzhou, kaj pasigante la tagojn senfare, mi sentas min iom da malvarmeto en la aero, ne povante ĝissate aprezi la guston, koloron, ĉarmon de l' aŭtuno. Aŭtuno ne estas fama floro, nek bona vino. Ne decas, se oni ĝuus la aŭtunan plezuron kun korstato duonovra, duonebria.

Pasis jam preskaŭ deko da jaroj, post kiam mi lastfoje spertis la nordlandan aŭtunon. Ĉiujare kiam la aŭtuno venas al la sudo, mi ĉiam ekmemoras la pejzaĵojn en Beiping – la kan-amentojn ĉe la Pavilono de Ĝojo kaj Senzorgo, la salik-amentojn ĉe la pitoreskejo de Diaoyutai, la insekt-ĉirpadon ĉe la Okcidenta Monto, la noktlunon ĉe la Jada Fonto kaj la sonoradon de sonoriloj de la Tanzhe-templo. Tie, eĉ se vi ne surstratiĝas, aŭ eĉ se vi, en la amasoj de tiu imperia urbo, loĝas en luita domaĉo, vi povas, post leviĝo en la mateno, infuzi bovlon da forta teo kaj sidi en la korto por rigardi supren al la alta, lazura ĉielo kaj por aŭskulti la transflugon de la domdresataj kolomboj. Vi ankaŭ zorge nombras, rigarde al la oriento, la sunlumerojn el sub la folioj de l' soforo, aŭ silente rigardas al la bluaj floroj de la trumpet-similaj konvolvuloj grimpantaj supren sur kaputa muro, kaj tiel vi nature sentas vin sufiĉe da aŭtuneco. Koncerne la konvolvulajn florojn, mi prenas la bluajn kaj la blankajn kiel la plej bonajn, la obskure purpurajn – la duajn plej bonajn, kaj la rozkolorajn – la triajn plej bonajn. Prefereble oni plantas tie kaj tie kelkajn altajn kaj sveltajn herbojn por servi kiel kontrasto.

La soforoj en la nordlando, kiel ornamaĵoj naturaj, ankaŭ pensigas nin pri l' alveno de l' aŭtuno. Ĉe nia leviĝo frumatene, ni trovas la teron tute kovritan de la floreskaj petaloj, kiuj falis de sur la soforoj. Kvietaj kaj senodoraj, ili sentigas al ni tuŝeton de l' delikata moleco sub niaj piedoj. Strekoj de balailo restigitaj de stratpurigistoj sur la polva tero sub la arbo ŝajnas tiel rafinitaj kaj trankvilaj, ke mi subkonscie sentas min en iom da soleco. La revoko de antikva diro, ke la falo de eĉ unu folio jam sufiĉas por anonci al la mondo la atingon de l' aŭtuno, eble kaŝiĝas profunde tie.

La febla kaj velkanta ĉirpado de cikadoj estas des pli speciala por la nordlanda aŭtuno. Tia ĉirpado estas aŭdebla en ĉiu anguleto aŭ fendeto de la urbo nur pro tio, ke troviĝas densaj arboj kaj malaltaj domoj ĉie en Beiping; dum en la sudo oni tion aŭskultas nur en la antaŭurbo aŭ sur la monteto. Ĉar la cikadoj akre ĉirpas, ili ŝajne vivas ĉie en Beiping kiel griloj kaj musoj en ĉiu domo.

Ho, troviĝas en la nordo ankaŭ aŭtunaj pluvoj, kiuj ŝajnas pli strangaj, pli gustohavaj kaj pli decaj ol tiuj en la sudo.

Sub la morna ĉielo subite ekblovas malvarmeta vento kaj tuj eksusuras la pluvo. Post tiu pluvo, la nuboj iom post iom ruliĝas foren al la okcidento kaj la suno denove vidiĝas alte en la lazura ĉielo. La urbaj senokupuloj, portante dikajn bluajn sensubŝtofajn vestojn aŭ subŝtofitajn jakojn kaj kun tabakpipo inter la lipoj, staras ĉe la ekstremaĵo de la postpluva ponto ombrita de la arbo. Kiam ili renkontiĝas kun siaj konatoj, ili malurĝe salutas unu la alian en bedaŭreto pri la pasanta tempo:

"Ho ve, vere fariĝas malvarma…a…a…" (La fina a estas prononcata tre longe kaj laŭte.)

"Ĉu ne vere? Plia aŭtuna pluvo, plia malvarmiĝo!"

La fruktarboj ankaŭ prezentas mirindan spektaklon en la aŭtuno. Antaŭ ĉio – la jujub-arboj, kiuj kreskas ĉie, ĉe la angulo de domo, apud la muro, flanke de latrino aŭ antaŭ la pordo de kuirejo. Ĉe l' kulmino de l' aŭtuno la verdecaj kaj flavecaj jujuboj aspektas kiel olivoj aŭ kolombovoj kaŝitaj inter ovalaj folietoj. Kiam falas tiuj folietoj kaj ruĝiĝas ĉiuj jujuboj, ekfuriozas la nord-okcidenta vento, kiu alportos al la nordlando mondon da polvoj. Nur ĉe la turniĝo de la sepa kaj la oka monato laŭ la lunkalendaro, kiam la jujuboj, persimonoj kaj vinberoj 80- aŭ 90-procente maturiĝas, estas la belegaj tagoj por la nordlanda aŭtuno, aŭ la ora tempo de la jaro tie.

Kelkaj literaturaj kritikistoj diras, ke la ĉinaj literatoroj, precipe poetoj, ĉiuj koloriĝas per forta dekadenco. Tial la ĉina poezio abundas interalie je la esprimoj laŭdantaj la aŭtunon. Nu, kiel tamen la alilandaj poetoj povas esti esceptoj? Kvankam mi ne multe legis alilandajn poemojn, nek volas listigi priaŭtunajn poemojn kaj prozojn el la fremda literaturo, tamen se vi foliumas la kolektojn de la poetoj el Anglujo, Germanujo, Francujo aŭ Italujo, aŭ la diverslandajn antologiojn de poemoj kaj prozoj, vi nepre povos renkonti multajn laŭdojn aŭ lamentojn pri l' aŭtuno. En la longaj idilioj aŭ poemoj pri la kvar sezonoj de gloraj poetoj, la plej kortuŝaj kaj plej gustoplenaj estas ankaŭ la poemoj pri l' aŭtuno. Sufiĉe montriĝas, ke bestoj kun senso kaj homoj kun gusto, ambaŭ egale emas havi profundan, foran, severan kaj dezertan sentojn je la aŭtuno. Mi kalkulas, ke ne sole la poetoj, sed eĉ la malliberuloj enkarcerigitaj certe havas profundan neregeblan senton en la aŭtuno. La aŭtuno traktas homojn egale, malgraŭ ties nacieco, raso aŭ socia tavolo. Tamen oni legas formulon "aŭtuna klerulo" en la ĉina lingvo, kaj inter la legaĵoj oni trovas kolektojn Aŭtunaj Susuroj de Ouyang Xiu kaj Pri la Ruĝa Klifo de Su Dongpo; ŝajnas, ke la ĉinaj kleruloj tenas speciale profundajn rilatojn kun la aŭtuno. Sed por ĝissate percepti la veran valoron de l' aŭtuno, precipe la profundan guston de l' aŭtuno de Ĉinio oni devas viziti nur la nordlandon.

La aŭtuno en la sudo ankaŭ karakteriziĝas per sia unikeco, kiel ekzemple la hela luno super la Dudek-kvar-arkaĵa Ponto, la aŭtuna tajdo de la Rivero Qiantang, la malvarmeta nebuleto en la Monto Putuo, la restantaj lotusoj en la Liĉia Golfo, ktp., sed al ili ĉiuj mankas forta koloro kaj daŭranta gusto. Kompare kun la norda aŭtuno, la suda aŭtuno estas ĝuste kiel milia vino kontraŭ forta alkoholaĵo, rizkaĉo kontraŭ vaporumita pano, perkoj kontraŭ kraboj, kaj flavaj hundoj kontraŭ kameloj.

La aŭtuno, ho, vi nordlanda aŭtuno! Se vi povus esti retenata, mi volontus konservi nur trionon de mia vivo kontraŭ du trionoj por plilonge pasigi la sezonon!

Aŭguste 1934, en Beiping.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin