Sunleviĝo sur la maro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-11-10 08:28:59     Redaktoro:Ema

Sunleviĝo sur la maro

Bakin

Elĉinigis Vejdo

Por spekti sunleviĝon mi ofte ellitiĝis frue. Tiam ankoraŭ ne plene tagiĝis. Regis morta silento ĉirkaŭe. Aŭdiĝis nur motora murmurado de la ŝipo.

La ĉielo vastis pale blua, tre pale. Dum palpebruma momento aperis ĉe la limo inter la marakvo kaj la ĉielo strio da matenruĝo, kiu estis etendiĝanta malrapide laŭlarĝe kaj fariĝis pli kaj pli brila. Mi sciis, ke la suno tuj leviĝos el la horizonto, kaj mi fiksis mian rigardon tien.

Vere, post momenteto tie aperis pli malgranda duono de la suna vizaĝo, vere ruĝa, sed sen lumo. La suno, kvazaŭ portante pezan ŝarĝon, paŝon post paŝo, malrapide penis leviĝi supren, kaj fine ĝi sukcesis trabori nubojn kaj tute elsaltis el la mara surfaco, kun aminde ruĝa koloro. Tiu ĉi skarlata rondaĵo post momenteto subite eligis blindige brilajn radiojn, dolore pikante la okulojn, kaj la nuboj ĉirkaŭ ĝi ankaŭ tuj ekhavis riĉajn kolorojn.

Kelkfoje la suno enŝoviĝis en nubmason kaj ĝiaj radioj pafiĝis tra nuboj rekte al la mara surfaco. Estis eĉ ne tre facile distingi, kie troviĝas akvo kaj kie estas la ĉielo, ĉar mi nur vidis brilantan lumon.

Kelktempe troviĝis densaj grizaj nuboj. Kiam la suno elvenis, oni ĝin ne povis vidi. Tamen la radioj de la suno tra la densaj grizaj nuboj elĵetiĝis kaj ore orlis ilin. Poste la suno malrapide elŝoviĝis el la nuba sieĝo kaj montras sin sur la ĉielo, eĉ farbante la grizajn nubojn purpure aŭ ruĝe. Tiam ne nur la suno brilis, sed ankaŭ nuboj, marakvo kaj mi mem heliĝis.

Ĉu ĝi ne estas granda spektaklo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin