Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-07

(GMT+08:00) 2017-11-10 11:17:48     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅵ LEGADO KAJ LITERATURO

读书与文学

§6

§6-07

La profito de legado varias laŭ la spertoj en la vivo. La lego estas kiel rigardo al la luno. La juna leganto povas esti komparata kun persono rigardanta la lunon tra unu fendeto; la mezaĝa leganto vidas ĝin el enfermita korto; kaj la maljuna leganto rigardas ĝin el malfermita teraso, kun kompleta vidkampo.

Komentoj:

1. La konsideroj de mia onklo ŝajnas esti faritaj el la kristala palaco en la luno mem, kun rigardado malsupren al tiu ĉi homa mondo, same kiel oni vidas ĝis la fundo de klara lago.

2. Laŭ mi sin trovas la sama diferenco en la homa kompreno pri la doktrinoj.

【原文】

少年读书,如隙中窥月;中年读书,如庭中望月;老年读书,如台上玩月,皆以阅历之浅深为所得之浅深耳。

【原评】

1. 张竹坡曰:吾叔此论,直置身广寒宫里,下视大千世界,皆清光似水矣。

2. 毕右万曰:吾以为学道亦有浅深之别。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin