Eta skarabo
Verkis Lenke Szász
Hejtlignon mi enportis
en la ĉambron vespere.
Pasis la nokto en agrabla varmo,
mateniĝis.
Mi ellitiĝis,
kaj subite ion verdan mi ekvidis
antaŭ mia piedo, sur tapiŝo!
Kio tio estas? verda kaj briletanta – eta skarabo!
Eble kun la ligno mi enportis ĝin en la domon.
Senkiale, instinkte mi timas la skarabojn,
precipe la flugantajn.
Sed tiu magra pace rampas antaŭ mia piedo.
Mi estas grandegulo apud ĝi,
mi povus surtreti, mortigi ĝin…
Sed tiel bele ĝi briletas verde -
(Ĉu ĝi estas samideano?)
Eĉ se ne – sam-Terano,
kun unusola, kurta vivo.
Mi ekprenas per du fingroj,
kaj portas ĝin al la balkono.
Forflugu, Iru en paco!