En sonĝo
Verkis Lenke Szász
En sonĝo
mi estis
en la vilaĝo
de mia infanaĝo,
delonge forlasita.
Tiam vivis ankoraŭ
miaj gepatroj,
avino, avo,
bapto-patro kaj -patrino,
kiuj min amis.
Ĉi-nokte en sonĝo
mi estis hejme,
en naskiĝvilaĝo.
Estis silento,
kaj la domoj de miaj avo, avino,
bapto-patro kaj -patrino
estis neloĝataj…
Ili ĉiuj
estis en aliaj lokoj –
en tomboj.
Mi estis sola.