Okazis Surstrate (trad.) | Lenke Szász | Rumanio

(GMT+08:00) 2017-11-21 15:31:36     Redaktoro:Xiong

Okazis surstrate

Verkis István Asztalos (1909 – 1960)

Tradukis Lenke Szász

Tio jene komenciĝis.

Hundo flaretadis en balaaĵo de la strato. Griza, hirta, tia urba hundo, kiu vivtenas sin per elĵetaĵoj danke al la bonvolo de homoj. Magra, malpura, nenies hundo. Okulfrapaj estis ĝiaj mamoj pendantaj de ĝia ventro, eble ie ĝi havis idojn, kiuj elsuĉis tiel plataj ĝian korpon.

Ne restis tia stratangulo, kiun ĝi ne estus traserĉinta. Ekde forĵetita fruktostumpo, ĉion ĝi formanĝis. Ĝi povis havi jam abundajn spertojn, ĉar tiam ĝi vagadis, kiam ankoraŭ ne venis la urba balaisto, sed jam la servistinoj elmetis la balaaĵojn sur la randon de la trotuaro. La amasetojn de la balaaĵoj ĝi laŭvice ĉirkaŭflaretis.

En la alia fino de la strato loĝis bonkora buĉisto, kiu ĉiutage ĵetis al ĝi ion.Tion ĝi lasis por la lasta fojo, unue ĝi traflaretis la straton.

Nu, la hundo haltis ĉe kesto de balaaĵo, kaj eble trovis ion pli specialan, ĉar ĝi nek vidis, nek aŭdis ion ajn. Ĝi ne rimarkis, ke proksimiĝas knabo, tia lentugvanga urba knabo. Ho, ĝi havis ankaŭ pri tio spertojn, kaj se ĝi estus vidinta la knabon venantan, ĝi estus evitinta lin, sed ĝi nazplugadis ĝiskole en la balaaĵo.

La knabo atingis la hundon. Sur lia vizaĝo montriĝis malbela rideto. Li levis la kruron kaj per plena forto piedfrapis ĝin.

La hundo rulfalis de sur la trotuaro, sed klopodis restariĝi, tiam ĝi ricevis la duan piedfrapon. Instinkte ĝi ekkaptis al la piedo, ion ĝi atingis per dentoj, kaj la pantalono de la knabo ricevis novan truon aldone al jam ekzistantaj.

La knabo ekkriis.

Viro rigardis tiudirekten.

- Kio estas, knabo?

- Mordis min tiu bestaĉo – montris la knabo al la malproksimiĝanta hundo. – Ĝi atakis kaj mordis min.

- Ĉu ĝi atakis vin? Ĝi povas esti rabia – diris ekscitite la alparolanto kaj kaptante ŝtonon, li ĵetis ĝin al la hundo.

- Kio okazis? – demandis alia scivolanto.

- Mordis lin rabia hundo… diris la ŝtonĵetinto, kaj kliniĝis por nova ŝtono.

Virino, kiu ĉion aŭdis, komencis kriadi al alvenantoj:

- Atentu, rabia hundo!

Ŝia voĉo,, samkiel ondo ĉirkaŭ ŝtono ĵetita en akvon, disetendiĝis. Jam kvar homoj postkuris la hundon, plengorĝe kriadante.:

- Rabia hundo, rabia hundo!

Poste pli kaj pli da homoj transprenis la kriadon, pli kaj pli da homoj aliĝis al la ĉaspelantoj. La hundo ne komprenis. Ĝi kuris por eldanĝeriĝi. Ĝi alvenis en la mezon de la strato, kaj kuris. Sed ĝi estis malforta, ne eltenis la ĉaspeladon.

La strato pleniĝis de kriegoj, ĉiuj kriadis. La vorto rabia ĉiujn influis. El la alvenantoj, la pli timemaj rigardis, tiriĝinte al pordegoj, la kurantan beston, pridiskutante kun la elirintaj loĝantoj la okazintaĵojn. La pli kuraĝaj, sin ŝarĝinte per ŝtonoj, alvenis antaŭ la hundo, kaj ekscitite gestadis kun brakoj. Burĝo kun pluvombrelo, kun ruĝa vizaĝo, kuregis kun la ĉaspelantoj. Lin gvidis nur agvolo. Per voĉo malfortiĝinta de fortostreĉo li komandis:

- Oni devas batfaligi ĝin! Policanon!... Policanon!

La hundo jam ŝanceliĝadis. Ĝi jam ricevis kelkajn batojn. Ĝiaj kruroj tremadis pro laciĝo, ĝia lango elpendis.

Subite ĝi ekvidis la buĉejon kaj la bonkoran buĉiston antaŭ la buĉejo. Instinkte ĝi alkuris, li estis la sola homo, kiun ĝi sentis proksima al si.

La buĉisto terurite flankensaltis de antaŭ la hundo rampanta al li, kaj li komencis gestadi per manoj kaj piedoj. Lia piedfrapo trafis la hundon, kiu nun ekfuĝis duonfreneza pro la teruro.

- Ĝi volis mordi min – pepis la ektiminta viro, kaj de sur sia dika vizaĝo forviŝis la ŝvitgutojn.

La hundo kuris en malgrandan straton. Malfeliĉe al ĝi, tio estis sakstrato. Ĝi atingis altan, lignan palisaron, tie ĝi haltis plorbojante pro la timo. Montrante siajn dentojn, ĝi rigardis al la ĉaspelantoj, kiuj ne kuraĝis alproksimiĝi, nur de malproksime ili ĵetadis al ĝi pezajn ŝtonojn.

Ĝi jam estis duone mortbatita, kiam alvenis policano. Li elprenis sian revolveron kaj proksimiĝis al la hundo.

La hundo nun staris tremante, sangante.Kun rigardo direktita al la policano, ĝi atendis.

La policano haltis. Pafbruo… la hundo malrapide falis apud la palisaro. Ĝiaj kruroj rigidiĝis, el ĝiaj mamoj glutadis lakto.

Iu virino rimarkigis:

- Eble ĝi havis idojn.

En la homamaso jam ĉesis la ekscitiĝo, kaj multaj komencis kompati la hundinon.

- La povra! – diris la ruĝvizaĝa burĝo, poste pendigante sur la brakon sian pluvombrelon, li ekiris post la aliaj.

Tio tiel finiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin