Senhaveco (trad.) | Minosun| Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-11-29 10:30:24     Redaktoro:Ema

Senhaveco

Verkis Fang Zhimin (1900-1935)

Tradukis Minosun

Mi okupiĝas pri revolucia batalado jam pli ol dek jarojn. Dum la longedaŭra strebado mi ĉiam vivas modeste, sed neniom prodigeme. Kvankam la monsumo, kiun mi disponis en miaj manoj, estis ne malpli ol kelkaj milionoj da dolaroj, ĉiu el la moneroj kolektitaj por revolucio tamen devas esti uzata por la revolucia afero. En la okuloj de Kuomintango-granduloj, tiu ŝparema konduto ŝajnas miraklo aŭ bombasto, dum diskreteco kaj altruismo estas bonvirtoj, kiujn ĉiu kompartiano devas havigi al si. Do, se mi estas demandata pri mia ŝparmono, mi povas klarigi ĝin per la jena interesa rakonto:

Ĝuste en la plej malfeliĉa tago de mia aresto, kiam du kuomintangaj soldatoj trovis min en arbaro kaj divenis mian veran identecon, ili naskis fortan deziron elserĉi en mi mil aŭ ok cent arĝentajn monerojn aŭ orajn braceletojn kaj ringojn kaj similajn, kaj pere de tio estis rikoltontaj neatenditan riĉaĵon. Ekster ilia atendo, traserĉinte de la kapo ĝis la piedo, de la kolumo de vatita jako ĝis la plandumo de ŝtrumpo, ili trovis neniun kupran moneron krom unu poŝhorloĝon kaj unu fontoplumon. Ili koleris, kaj dubis, ke mi jam kaŝis ien monon, ne volante ĝin elpreni. Unu el ili, kun la ligna tenilo de grenado en la liva mano kaj la meĉo eltirita en la dekstra mano, metis unu piedon je unu paŝo antaŭen, kun pozo de grenad-ĵetado. Li fiksis sur min sian malican rigardon, minace kriaĉante,

"Rapidu elpreni monon, alie vi mortos de eksplodo!"

"Hm! Ne montru vian naŭzan vizaĝon! Estas vere, ke mi ne ŝparis eĉ unu kupran moneron. Se vi deziras akiri de mi riĉaĵon, vi miskalkulis." Mi indiferente diris kun rideto.

"Ne trompu min! La homo kiel vi kun alta rango ne havus monon!" neniel kredis la soldato kun grenado enmane.

"Neeblas ĉe vi ne havi monon. Vi certe ĝin kaŝis ie. Mi estas sperto-riĉa kaj ĉion-scia, vi ne povas min trompi," diris la alia soldato, kiu arkigis sian dorson por duafoje pripalpi en zorgemo, per la manoj, miajn vestangulojn kaj pantalonforkon, esperante trovi ion.

"Kredu mn. Ne vane penu! Ne komparu min kun viaj kuomintangaj altranguloj, kiuj ĉiuj havas monon. Mi vere ne havas eĉ unu groŝon kun mi hodiaŭ. Ni revoluciuloj ne celas monkolektadon por ni mem!" Mi denove klarigis al ili.

Ĝis tiam, kiam ili konstatis ke el mi ili povas nenion elserĉi, ili ĉesigis siajn manojn. Kaj tamen ili refoje traserĉis mian kaŝejon detale kaj rikoltis ankaŭ nenion --- kiel ili elreviĝis! Post kiam la soldato tenanta la grenadon enŝovis la jam eltiritan meĉon en lignan tenilon de grenado, li turnis sin kaj forrabis miajn poŝhorloĝon kaj fontoplumon. Kaj ili paciĝis, nur post kiam ili interkonsentis, ke ili egale dividu la monon post vendado de la horloĝo kaj plumo. Per dubemaj kaj miregaj okuloj ili kelkfoje rerigardis al mi de supre malsupren kaj ordonis unuvoĉe: "Eku!"

Ĉu mi havas iom da proprietaĵo hejme? Atendu momente. Lasu min iomete pripensi. Aĥa, jes, jes, mi rememoras, sed nemulte. Estas kelkaj kompletoj da malnovaj ĉemizoj kaj pantalonoj kaj kelkaj paroj da kotonteksitaj ŝtrumpoj kun plandumoj alkudritaj, kiujn mi surportis en la pasinta somero. Ilin mi jam konfidis al mia edzino por kaŝi en monta valo, por ke ili ne estu forrabitaj de Kuomintangaj soldatoj, kiam ili alatakos, kaj mi pretos surporti ilin en la kurantjara somero. Tiuj aĵoj povas esti kalkulataj kiel mia nura proprietaĵo. Se mi montrus tiujn "heredajn trezorojn" al riĉuloj, ili certe priridus por tri tagoj?!

Senhaveco - pura kaj modesta vivo, ĝuste estas la bazo, sur kiu ni revoluciuloj povas konkeri malfacilaĵojn!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin