Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-01

(GMT+08:00) 2017-12-07 11:21:47     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-01

Nanguo Ziqi sidis sin apogante al tableto. Li rigardis supren al la ĉielo kaj milde spiradis kun tute senesprima mieno, kvazaŭ lia animo forlasus lian korpon.

南郭子綦隐机而坐,仰天而嘘,答焉似丧其耦。

Lia disĉiplo Yancheng Ziyou, kiu staris servopreta apud li, diris: "Kio nun estas al vi? Ĉu vere la korpo povas fariĝi kiel sekiĝinta ligno, kaj la menso kiel mortinta cindro? Vi nun, apogante vin al la tableto, aspektas ne tiel same, kiel antaŭe!"

颜成子游立侍乎前,曰:"何居乎?形固可使如槁木,而心固可使如死灰乎?今之隐机者,非昔之隐机者也。"

"Yan," diris Ziqi, "tre bona estas via demando!" Ĵus mi perdis min. Ĉu vi tion komprenas? Vi aŭdis pri la homa muziko, sed ne pri la tera; vi eble aŭdis pri la tera, sed ne pri la ĉiela, ĉu?"

子綦曰:"偃,不亦善乎?而问之也。今者吾丧我,汝知之乎?汝闻人籁而未闻地籁,汝闻地籁而未闻天籁夫。"

"Bonvole," diris Ziyou, "donu al mi klarigon pri ĉi tiuj tri."

子游曰:"敢问其方?"

"La spiro de la universo," diris Ziqi, "estas nomata la vento. Iafoje ĝi estas neaktiva. Kaj kiam ĝi leviĝas, sonoj koleraj eliĝas el ĉiuj aperturoj. Ĉu vi ne aŭdis la kreskantan ventomuĝon? Sur altaj montoj staras gigantaj arboj kun aperturoj kaj kavoj en si, kiuj similas naztruojn, buŝojn, orelojn, trabotruojn, pokalojn, pistujojn, lagetojn, kaj flakojn. La vento impete blovas en ilin, estigante la sonojn de akvotorento, de siblantaj sagoj, de laŭtvoĉaj riproĉoj, de spiroj, de krioj, de ploro, de profunda lamento, de kortranĉa veado. El tiuj sonoj iuj estas akraj, iuj profundaj. Ventetoj naskas malfortajn harmoniojn, ventegoj fortegajn. Post kiam pasas la furiozaj ventoblovoj, la aperturoj malpleniĝas kaj senbruiĝas. Ĉu vi ne iam vidis la fleksiĝojn kaj tremadon de la branĉoj kaj folioj?"

子綦曰:"夫大块噫气,其名为风。是唯无作,作则万窍怒呺。而独不闻之翏乎?山林之畏佳,大木百围之窍穴,似鼻,似口,似耳,似笄,似圈,似臼,似洼者,似污者。激者、謞者、叱者、吸者、叫者、譹者、宎者,咬者,前者唱于而随者唱喁,泠风则小和,飘风则大和,厉风济则众窍为虚。而独不见之调调之刁刁乎?"

"La tera muziko," diris Ziyou, "estas la sonoj el diversformaj aperturoj; la homa estas la sonoj el diversaj ŝalmoj kaj flutoj. Kio do, permesu al mi demandi, estas la ĉiela muziko?"

子游曰:"地籁则众窍是已,人籁则比竹是已。敢问天籁?"

"La ĉiela muziko estas la sonoj de la sama vento, kiu igas miriadojn da aperturoj produkti diversajn sonojn. Ĉiu aperturo eligas sian apartan sonon. — Kiel do povus ekzisti io alia, kio estigus tian muzikon?"

子綦曰:"夫吹万不同,而使其子已也,咸其自取,怒者其谁邪!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin