Rideto (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-12-11 10:12:43     Redaktoro:Ema

Rideto

Verkis Bingxin

Elĉinigis Vejdo

Tiktakado de pluvo ĉesiĝis iom post iom. Pala lumo penetris tra la fenestrajn kurtenojn. Kiam mi malfermis la fenestron kaj rigardis. Ha! Malvarmetaj nuboj dispeliĝis kaj restantaj pluvgutoj sub la lunlumo ŝajnis mil punktoj de fluoreska lumo flagrantaj moviĝeme. Mi neniel imagis, ke tiel freŝa kaj bela bildo prezentiĝas post suferado de soleco en pluvado.

Mi staris ĉe la fenestro, kaj mi iom sentis invadon de malvarmeto. Min turninte, mi trovis min okulkonfuzita. La aĵoj aliaj en la ĉambro dronis en lumnebulo. Malhela lumeto inundis la anĝelon en la pentraĵo sur la muro, la anĝelon, kiu, blanke vestita, brakumante florojn, ridetis al mi, kun siaj flugiloj levitaj.

"La rideton ŝajne mi vidis ie, kiam, mi iam..." Senkonscie mi sidiĝis ĉe la fenestro kaj enpensiĝis, silente enpensiĝis.

La firme fermitaj kurtenoj de mia koro malrapide malfermiĝis, kaj elsaltis la sceno antaŭ kvin jaroj: sur longa antikva vojo la koto sub la piedoj de mia azeno estis glitema; la akvo en kampsulko lirle fluis; la verdaj arboj en la proksima vilaĝo vualiĝis en malseka fumo, la lunarko pendis super arbosupro; irante azenrajde, mi ŝajne vidis apud la vojo infanon, kiu brakumis brile blankan mason en la sino; kiam la azeno preterpasis ĝin, mi senintence returnis la kapon kaj mi vidis, ke ĝi, nudpiede, ridetis al mi, kun floroj en sia brakumo.

"Tian rideton mi ŝajne vidis ie!" Mi ankoraŭ profundiĝis en pensoj, mi silente enpensiĝis.

Aliaj kurtenoj aperis en la menso, ankaŭ malrapide malfermiĝis kaj elsaltis la sceno antaŭ dek jaroj: pluvakvo gutis sur mian veston de sur la pajla tegmentrando; akvobobeloj flosis tien kaj alien kaj kirle turniĝadis laŭplaĉe ĉe la argilaj ŝtupoj; la kampsulkoj kaj pergolo de vitoj estis bele kaj freŝe lavitaj novflavaj kaj junverdaj. Kiam, post kelka tempo, malfacile sereniĝis, mi hasteme malsupreniris la deklivon. Rigardante en la fronto la lunon leviĝi el la mara surfaco, mi subite ekmemoris, ke io estis forgesita, kaj haltinte, mi returnis la kapon. La maljunulino de la pajltegmenta kabano, apogante sin al la pordo, ridetis al mi. La samaj subtilaj trajtoj sur la mieno, kvazaŭ ŝvebantaj fadenoj, alflugis kunen kaj volviĝis en tutaĵon.

Tiam mi sentis, ke mia koro dronas en kvieta lumo, kvazaŭ mi troviĝus en feolando aŭ en hejmloko. La tri ridetoj naĝantaj antaŭ miaj okuloj fandiĝis en la harmonion de amo kaj ne disigeblis plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin