ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUA
La egaleco de ĉiuj estaĵoj
齐物论
§02
§02-04
Se oni devas esti gvidata de siaj opinioj, kiu do ne havus tian gvidon? Opiniojn havas ne nur tiuj, kiuj scias distingi la pravon de la malpravo kaj teni sin je ĝi, sed ankaŭ tiuj, kiuj estas malsaĝaj. Se oni penas fari distingon inter la pravo kaj la malpravo antaŭ ol havi sian propran opinion, tio estas tiel absolute neebla kiel tio, ke oni iras hodiaŭ al la regno Yue kaj tamen jam alvenis tien hieraŭ. Tio signifas, ke oni prenas la eston por la neesto. Tiuokaze estus neeble eĉ por la saĝa reĝo Yu tion kompreni, des malpli por mi.
夫随其成心而师之,谁独且无师乎?奚必知代,而心自取者有之?愚者与有焉。未成乎心而有是非,是今日适越而昔至也,是以无有为有。无有为有,虽有神禹且不能知,吾独且奈何哉?