Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-05

(GMT+08:00) 2017-12-13 11:16:14     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-05

La parolo estas pli ol la blovado de vento. Ĝi celas ion diri. Sed tio, kion ĝi celas diri, ne estas nepre konstatebla. Ĉu vere troviĝas io prudenta en la parolo? Ĉu vere troviĝas nenio prudenta en la parolo? Oni konsideras la parolon diferenca de la pepado de birdidoj. Sed ĉu ekzistas ia diferenco inter ili, aŭ ĉu ekzistas nenia tia diferenco?

夫言非吹也,言者有言。其所言者特未定也,果有言邪?其未尝有言邪?其以为异于彀音,亦有辨乎,其无辨乎?

Kiel do la Taŭo estas tiel obskurigita, ke ekzistas diferenco inter la vera kaj la falsa? Kiel do la parolo estas tiel obskurigita, ke ekzistas diferenco inter la prava kaj la malprava? Kie la Taŭo ne sin prezentas? Kie la parolo ekzistas kaj tamen ŝajnas neakceptebla?

道恶乎隐而有真伪?言恶乎隐而有是非?道恶乎往而不存?言恶乎存而不可?

La Taŭo estas obskurigita de partieco. La parolo estas obskurigita de belaj vortoj. Jen kial okazas la disputoj inter la konfuceanoj kaj la mozistoj — ĉiu el la du skoloj jesigas kion la alia neas, kaj neas kion la alia jesigas. Se ni intencas jesigi kion la du skoloj neas, kaj nei kion la du jesigas, tiam estos por ni nenio pli bona, ol uzi la lumojn de la racio por la vero.

道隐于小成,言隐于荣华。故有儒墨之是非,以是其所非,而非其所是。欲是其所非而非其所是,则莫若以明。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin