Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-06

(GMT+08:00) 2017-12-14 12:01:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-06

Ĉiu afero en la mondo estas sia "tio" (alio de alia afero); ĉiu afero en la mondo estas sia "ĉi tio". Kio ne estas vidata el "tio", estas vidata el "ĉi tio". Kaj tial oni diras: la "tio" estas la kaŭzo de la "ĉi tio", kaj inverse. Kiam estas la ebleco, tiam estas ankaŭ la neebleco, kaj inverse. Kie estas la rekono al la pravo, tie devas esti ankaŭ la rekono al la malpravo; kie estas la rekono al la malpravo, tie devas esti ankaŭ la rekono al la pravo. Kaj tial, anstataŭ sekvi tiun ĉi vojon distingi la pravon de la malpravo, la saĝulo rigardas la aferojn el la vidpunkto de la naturo, t.e. vidi la aferojn tiaj, kiaj ili estas.

物无非彼,物无非是。自彼则不见,自知则知之。故曰:彼出于是,是亦因彼。彼是方生之说也。虽然,方生方死,方死方生,方可方不可,方不可方可。因是因非,因非因是。是以圣人不由,而照之于天。

La "ĉi tio" estas ankaŭ "tio", kaj la "tio" estas ankaŭ "ĉi tio". La "tio" havas sistemon de pravo kaj malpravo. Ankaŭ la "ĉi tio" havas sistemon de pravo kaj malpravo. Ĉu do vere ekzistas ia diferenco inter "tio" kaj "ĉi tio"? Aŭ ĉu do vere ekzistas nenia diferenco inter "tio" kaj "ĉi tio"? Ne distingi "tion" kaj "ĉi tion" kiel rektajn kontraŭojn estas la esenco de la Taŭo. Ĝuste tiu ĉi esenco, kiu estas kvazaŭ akso, estas la centro de la cirklo respondanta al la senfinaj ŝanĝiĝoj. La pravo estas senfina ŝanĝiĝo. Ankaŭ la malpravo estas tia. Jen kial oni diras, ke estas nenio pli bona, ol uzi la lumojn de la racio por la vero.

彼亦一是非,此亦一是非。果且有彼是乎哉,果且无彼是乎哉?彼是莫得其偶,谓之道枢。枢始得其环中,以应无穷。是亦一无穷,非亦一无穷。故曰:莫若以明。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin