Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §2-07

(GMT+08:00) 2017-12-15 12:42:56     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUA

La egaleco de ĉiuj estaĵoj

齐物论

 

§02

§02-07

Uzi dikfingron por montri, ke ĝi ne estas fingro, ne estas tiel trafe kiel uzi ion alian ol dikfingro por montri, ke ĝi ne estas fingro. Uzi blankan ĉevalon por montri, ke ĝi ne estas ĉevalo, ne estas tiel trafe kiel uzi ion alian ol blanka ĉevalo por montri, ke ĝi ne estas ĉevalo. La universo estas "fingro"; la ĉio en la mondo estas "ĉevalo".

以指喻指之非指,不若以非指喻指之非指也。以马喻马之非马,不若以非马喻马之非马也。天地一指也,万物一马也。

Io estas aprobita, ĉar oni tion aprobas; io estas malaprobita, ĉar oni tion malaprobas. Vojo formiĝas tiam, kiam homoj paŝadas. Objekto ricevas nomon tiam, kiam oni ĝin nomas. Kial ili estas tiaj? Ĉar tiaj ili mem estas. Kial ili ne estas tiaj? Ĉar tiaj ili mem ne estas. Ĉiu io estas, kia ĝi estas, kaj estas taŭga por io. Ekzistas neniu io, kiu ne estus ia, nek estus taŭga por io.

可乎可,不可乎不可。道行之而成,物谓之而然。恶乎然?然于然。恶乎不然?不然于不然。物固有所然,物固有所可。无物不然,无物不可。

Tial la herbotigo kaj la kolono estas identaj. Tiaj estas ankaŭ la belulino kaj la malbelulino, kaj ĉiaspecaj strangaĵoj. La disigo estas la sama, kiel la konstruo. La konstruo estas la sama, kiel la detruo. Tial por ĉiuj estaĵoj ekzistas nek konstruo, nek detruo, — ekzistas ĉiam la interŝanĝebleco kaj la origina unueco.

故为是举莛与楹,厉与西施,恢诡谲怪,道通为一。其分也,成也。其成也,毁也。凡物无成与毁,复通为一。

Nur la vere saĝa homo komprenas la unuecon de la estaĵoj, tial li, anstataŭ fari la distingojn, sekvas ilian komunan naturon. Sekvi la komunan naturon de la estaĵoj kaj tamen ne scii la kialon — jen la Taŭo.

唯达者知通为一。为是不用,而寓诸庸。庸也者,用也。用也者,通也。通也者,得也。适得而几已。因是已,已而不知其然,谓之道。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin